Skip to main content

Full text of "(BitArkivo.org) La KancerKliniko - Numero 119, Julio, Aŭgusto, Septembro (2006)"

See other formats




La Kancerkliniko 


Politika Kultura Skandalema Ajnista 
jul.-aŭg.-sep. 2006 numero 119 4,40€ 















Dum (iomete) eks-bolas Libano... 


LH ; 3] 
„.LKK jubileas perrete sian tridekjariĝon 
I8s en Changde (Cinio) ĉe Mao Zifu, kaj 
)98-5822 en Bouresse (Francio) ĉe Kvinpetalo 





Perantoj 


ARGENTINO A. E-A, str. 119 y 122, Ar-3700 FTT Pres. 


18€ R. Saenz Pena, Chaco 
AŬSTRALIO Libroservo de A.E.A., Esperanto-Domo 
22€ 143 Lawson Street, Redfern N.S.W. 2016 
BELGIO FEL, Frankreijklei 140, 2000 Antwerpen 
2e€ Pk:000-0265338-43,Bk:402-5510531-55 
BRAZILO BEL, CP 3625, 70084-970 BRASILIA - DF 
18 eŭroj 
BRITIO David Kelso, 5 Craigenhill Road, 
226 Carluke, ML8 4QT 
ĈEĤIO Vladislav HASALA, A. Dvorakova l, 
l4€ CZ-696 62 Straznice. 
DANIO A. Casper, Bryggervangen 70, 4.tv. 
22€ 2100 Kopenhago, tel.45 39 20 63 48 £ 
--45 2140 84 87rete:arne- casper(Qemail.dk 
FRANCIO Al la ĉefo (apuda paĝo) 
26€ -- UFE, 4 bis rue de la Cerisaie, 
75004 Paris, Pĉk :Paris 85535 D 
GERMANIO Esperanto-Centro, Lu Wunsch-Rolshoven 
226 Wiclefstr.9, D-10551 Berlin 
Pĉk : Hannover 2596 58-301 
HISPANIO Nikolas Xil Carvalho, 1062 postakutxa 
(Eŭskio) 20080 Donostia, Gipuzkoa. 
| (Katalunio) Kataluna Esperanto-Asocio, Ap, 1008 
216 08200 Sabadell 
HUNGARIO Besenyei Anna, Szeremi ŭt 21 IV 20, 
l4€ HU-1117 Budapest 
ITALIO Viŝnja Brankoviĉ, Via Parini 5, 34129 
2€ Trieste. Pĉk C/C N. 14080345 
JAPANIO MINE Yositaka, Kitahama-kitawaki 29-16 
22€ Takasago-si, Hyogo-ken, 671-0122 
KANADO Yves Bellefeuille. 
3332 CAD 2372 Haddington, Ottawa Ontario KIH 8J4 
KROATIO K EU, c/o sekretario Marija Belosevic 
l4€ Sveti duh 130, HRV-410000 Zagreb 
-- Viŝnja Brankoviĉ (vd. "Italio") 
LITOVIO LitEA, p. k. 167 
l4€ LT-3000 Kaunas 
NEDERLANDO UEA, kodo KLIK-g, Pk : 37 89 64 
22€ Bk : (Mees/Hope) 255 289 804 
POLIO Jerzy Handzlik, 
l4€ 43-346 Bielsko-Biata, ul. Braterska 41 


RUSLANDO Halina Gorecka, RU-236039, Kalingrad, 


146 


p.k. 1248 


SLOVENIO Viŝnja Brankoviĉ (vd. "Italio") 


SVEDIO 
2€ 
USONO 
27$ 


SEFc/o Lisbet Andreasson, SOdra Rorum, 
Husarlyckevaegen 29, 242 94 Hĉrby 
ELNA, Inc. C.O., PO Box 1129, 

EL CERRITO, Cal. 94530 


aviadile aldonu 1 € 


Kuniks la kuniklo 
de Kavlan 
bildstrio, plenkolora preso 
12 p. 30 cm. 6 € (3 por np-landoj) 
Nia amiko malavare donacis al L£K 
multajn ekzemplerojn. 
Mendu ilin por helpi nian Klinikon. 


. 


A» 
Vendataĵoj 
-- 2090 por sendokosto gis 35 eŭroj - poste: 1090 

La KromKancerKliniko 

4, Stilekzercoj, R. QueneawI. Ertl (nova eldono, AS) 5,00€ 
5. La Majstro kaj Margareta, Bulgakov/Long 3,00€ 
6. Bruoj kaj ludoj, Manceau, Saletti, Bertil 21016 
7. Pala Fajro, Nabokov/Meva Maron 3,00€ 
8. Letero el Palestino, Alba/Kamaĉo 3,00€ 
9. Hura-A-A-A, Daniil Harms/Natan Procenko 3,335€ 
10. Pro kio Esperanto? Koresponda debato 3,70€ 
11. La Orelringo, de Jopetro Danvy 3,70€ 
12. La ĉapo de la sterko-vermo, G. Kamaĉo 3,80€ 
13. Kulturo: valoro aŭ varo? Kongresa temo '96 3,80€ 
14. Sanĝado, poemaro de Mao Zifu 3,80€ 
15. Ĉi-semajne, eĉ ajn-mise, S. MacGill 3,806 
16. Arnau - Kavlan - Septier — Sire 4,00€ 
17. Elpensaĵoj/tradukoj de Bruna Ŝtono 4,00€ 
19. Trad. de C. Gerlat (Pavloff, Sfar, Yourcenar...) 4,00€ 
20. Trilingva landlim', Peter Browne 4,40€ 


La KancerKlinikoKrestomatio 


4. GeLKKpoetoj, LeQuint/Le Puil 3,00€ 
5. Serge Sire "Revenis mi". (ĉe la aŭtoro) 400€ 


La KancerKlinikoteko 


1. Knedu min Sinjorino, R. Corsetti (elĉerpita — baldaŭ nova 


eldono en formato A5) 3,00€ 
2. Lingvo Universala, Praesperanto, R. Cash 3,80€ 
3. Kvarlingva Proverbaro, L. Bourgois 4,60€ 


Speciala numero 
1. Momo, Kavlan x 2, bildrak., 48-p-a (Rab.) 5,00€ 


Malnovaj numeroj de LKK 


Elĉerpitaj : 0, 1, 2, 3, 4, 5, 8, 15, 23, 28, 29,30, 31 
Ĉiu numero 4,00€ 
Rabato 3390 ekde tri ekz-oj. 
"Blazonoj" estas elĉerpita; eblas gin ricevi rekte de Serge Sire 
(sen rabato): 85 imp. des Fĉes, F-74330 Sillingy 


21. 


Ni "aktualigis" la liston de "Vendataĵoj". Sed plu restas kelkaj 
aliaj libroj kaj la 4 kasedoj de Le Puil... Mendu la liston. 


LLI 


KD: Mi estas... Ĵak Le Puil 18,00 € 
(sen rabato) 14 kanzonoj, kun akompano de Jomo 


11xx 


Libroj (sen rabato por "Vojaĝo") 


Florville kaj Courval, Sade/LeQuint-Le Puil 
Higieno de l' murdisto, A. Nothomb/LQ/LP 
Infantravivaĵoj, Armela LeQuint 

Kormoranoj (la), N.Gion/L.Huszar 

Kuniks la kuniklo, Kavlan 

Pluralogo, de Vimala Devi 

Promeso en obskuro, M. de Seabra. Noveloj 
Rakontoj pri Sarajeva Sieĝo, Zlatko Dizdareviĉ 
Speguliĝoj, de Vimala Devi 

Vojaĝo ĝis noktofino, Celine/LeQuint-Le Puil 











La KancerKliniko 
Kultura, politika, 
skandalema, ajnista 


IkkQfree.fr 


N? 119 
Julio/aŭg./sept. 2006 


Ĵak Le Puil 


"Les Cocherats" 
F-18210 Thaumiers 


CPPAP 1007K82202 


tel. (0)2 4861 8198 
(ne antaŭ la 11-a 
matene, dankon!) 


Abono: 22€ 
(ekde 14 € fakte) 
4 n-roj - La Krom 











Pago: Jacques Le Puil 
pĉk 12 729 73 x Paris 
IBAN: FR80 3004 1000 
0112 7297 3x02 063 
BIC: PSSTFRPPPAR 
aŭ tra geperantoj 

aŭ UEA: klik-g 

Nia memoraĵisto 

kaj ĉinologo: 
Laŭrenco Septier 
BP 174 

F-13444 Marseille 
Cantini cedex 


Kunlaborantoj 


Serge Sire 

Ĵak Le Puil 
Laŭrenco Septier 
Michel Duc Goninaz 
Jacques Decobert 
Jopetro Danvy 
Manuel de Seabra 
Sabine Ardouin 
Armela 

Mao Zifu 

Claude Gerlat 

X 

Gbeglo Koffi 
Michael Sedgley 
Gennadij Turkov 
Viktor Pajuk 
Rejna de Jong 
Fra Gaeta 

Peter Browne 













































Dum kvar tagoj, en Bouresse, ni antaŭfestis la 30-an datrevenon de nia 
zageto. Varmegis —veraj hundaj tagoj- ekstere, interne, en la dormoĉambroj, 
en la salonoj, en la manĝoĉambro (nur komence, ĉar poste Brigitte sagace 
aĉetis tute taŭgan ventolilon, je prezo tute akceptinda malgraŭ la prognozo de 
Serge!), en la necesejoj. Ankaŭ varmis en niaj koroj, des pli kiam el fora Ĉinio 
ni rilatis kun Mao Zifu, Laŭrenco kaj Anny. Nun ni retroviĝos en 2016 kaj ni 
esperas, ke intertempe Bouresse estos ekipita per amaso da ventoliloj! 

Jen tre kompakta numero. Bedaŭrinde ni ne povis aperigi mirindan tradukon 
de Gogol far Paŭlo Moĵajev, Vojaĝrakonton de Peter Browne, Tahitian 
rubrikon de Ŝarlerik d' Arroi, plus plurajn poemojn kaj aliajn aĵojn. Sed ve la 
kaso ne estas sufiĉe plena por 36-paĝa numero! 

Kiel kutime ni salutas la novajn kunlaborantojn: Jacques Decobert, Michael 
Sedglay kaj Viktor Pajuk. 

Vi retrovos iom da polemiko, dank' al Duc Goninaz, Septier kaj Le Puil. Vi 
eble (gaje) memoros kun Laŭrenco kaj (malpli gaje) kun Decobert. Vi kleriĝos 
dank' al la poemoj de Manuel de Seabra kaj poste iom flaros la etoson de nia 
renkontiĝo en Bouresse. 

Kelkaj el niaj legantoj eble emos nun vivi en la lando de Gbeglo Koffi; pri 
niaj legantinoj mi pli ol dubas! Futbalo, kaj sporto entute cetere, malofte 
aperas en LKK! Dank' al Michael Sedgley (kaj ankaŭ MDG!) vi ĉion scios pri 
la ĵus okazinta tutmonda ĉampioneco!... Post Zizu, vi retrovos Zizo-n, en 
valorega kaj amuza teksto de J. Vynnyĉuk en traduko de Viktor Pajuk. 

Rejna de Jong prezentas kontraŭreligian tekston de Maarten 't Hart, kiun 
certe pli bone komprenos tiuj, kiel mi, kiuj travivis, kaj suferis, tiajn stultaĵojn. 

Fine jen niaj poetoj, Fra Gaeta, Peter Browne kaj G. Turkov en traduko de 
Bohdan-Ihor Antoniĉ. Plus desegnoj de Serĝjo kaj anonima (juvela) poemo. 








Ĵak Le Puil 

Enhavo 

LKK jubileas, far Sire i 
Perantoj, Vendataĵoj 2 
Kolofono, Kunlab. kaj la enhav' 3 
La Kuracoservo de Ĵak Le Puil 4 
Ĉinaj memoraĵoj de Laŭrenco Septier LI 
El la taglibro de nekuracebla optimisto, M. Duc Goninaz 8 
Familia programigo, Jacques Decobert 10 
Poemo de Bernard Delvaille, trad. Jopetro Danvy lu 
Kelkaj poemoj de "Ĵurnalo", Manuel de Seabra 12 
LKK-tagoj en Bouresse 15 
Femina, rubriko de M. Duc Goninaz 16 
LKK-bis, komunikoj, gazetoj, ĵus aperis 17 
LKKpbis (sekvo) - Ho, mia kac'! de X 18 
Kiom da edzinoj? de Gbeglo Koffi 19 
La adiaŭa ruĝa karto de Zizu, Michael Sedgley 20 
Bohdan-lIhor Antoniĉ, elukrainigis Gennadij Turkov 21 
La insulo Zizo, de Jurij Vynnyĉuk, trad. Viktor Pajuk 2 
Kiu forlasas Dion, de Maarten 't Hart, trad. R. de Jong 25 
Poemoj de Fra Gaeta 2 
Poemoj de Peter Browne 28 


Piede de pluraj paĝoj bendoj de S. Sire kun foje aliaj uloj 
































En la muzeo de natur- 
scienco: "Sinjoro venu tuj, nia 
katino alportis vivantan foinon 
en nia domon, kaj la besto 
rifuĝis en nian dormoĉambron!" 

La oficisto de l'muzeo, kiu 
ricevas tiajn telefonalvokojn 
regule, plejofte pro vespertoj, 
sed foje pro serpentoj, skorpioj 
aŭ aliaj strangaj bestoj, provas 
trankviligi la sinjoron: "Aŭ 
estas tre malgranda foino, aŭ 
temas pri alia besto. Sed ne 
timu, mi tuj alvenos. Momente 
loku plurajn ŝuskatolojn kun 
truo en via ĉambro, kaj tutcerte 
la besto eniros iun el ili" 

"Bonan tagon, bonvolu 
montri vian dormoĉambron." La 
ulo eniras — sola kompreneble 
ĉar la loĝantoj daŭre tremas pro 
la danĝero — kontrolas la 
skatolojn: neniu ene. Li do 
formetas kelkajn malgrandajn 
meblojn kaj «subite vidas 
kapeton, kiu eliras el kap- 
kuseno. Jen la sovaĝbesto: 
mustelo! Do, for la kapkusenoj, 
la kovriloj, la littukoj kaj la 
matraco. Nun la besto ne plu 
povas sin kaŝi. Mustelo estas 
besteto, kiu neniam manĝis 
homon, sed kiu fulmrapide 
kuras. Fine, post longaj minutoj, 
la besto estas kaptita de la 
kuraĝulo, kiu, malgraŭ, siaj 
gantoj, tamen rikoltas ne tro 
gravan mordovundon. 

Fine la loĝantoj povas eniri 
sian dormoĉambron sen tremi, 
iom honte dankas kaj gratulas la 
kuraĝulon. "Do, vidu, vi tamen 
bezonis sufiĉe da tempo por 
kapti tiun beston." 

Tiam la muzeulo respondas: 
"Jes, ja, sed imagu ke vi post- 
kuras strasburgan kolbason, kiu 
snufis kokainon kaj poste vi ne 
plu miros!" 


Pli ol mil mortintoj en 
Libano pro israelaj bomboj. 
Dekoj da mortintoj en Israelo 
pro palestinaj misiloj. Prefere 
esti soldato (de oficiala armeo 
aŭ de rezistada movado), ĉar, 
kiel kutime nun, preskaŭ ĉiuj 
viktimoj estas civiluloj. 

Kaj vole nevole tiuj civil- 
uloj ne meritis sian sorton! La 
PIV-a difino por meriti estas: 
"Havi pro sia konduto aŭ pro 
siaj ecoj rajton pri justa rekom- 
penco aŭ puno; esti inda je". 
Tial mi ne miras pri la skriba 
reago de Laŭrenco Septier 
(sekve ja de telefona konver- 
sacio kun mi) kaj pri la parolaj 
reagoj de aliaj amikoj miaj, 
sekve de la pasintnumera Tag- 
libro de Michel Duc Goninaz, 
kie li i.a. skribis: "... se morgaŭ 
ili (la Serboj) suferos eĉ 
bombadojn, ili tion centoble 
meritos (mi substrekas), same 
kiel meritis sian sorton la 
germanoj kaj japanoj en 1945." 

Por reveni al Septier, mi 
scias, ke li estas sufiĉe granda 
knabo por defendi sin, post la 
nuna taglibro de Duc Goninaz. 
Sed tiu lasta forgesis, ke en la 
sama numero 95 pri kiu li 
parolas por draŝi Septier-on, mi 
mem skribis en la ĉefartikolo: 
"Bomboj, murdoj, en Korsiko, 
en Bretonio, en Eŭskio. 
Naciistoj. Jen kialo por Septier- 
aj kovrilpaĝo kaj kolerpoemo." 
Mi nek poemis, nek kovrilpaĝis, 
sed per unu vorto mi montris 
mian (kun)senton: Naciistoj. 
Do, se Septier meritis la 
draŝadon de Duc Goninaz, mi 
nepre devas disdividi ĝin kun li! 

Mi ne scias, ĉu Duc 
Goninaz aprobos miajn vortojn, 
sed nedubeble li tiujn liniojn 
meritis! 








Manifesto por la abolo de 
taŭrbatalo. Ne nur en Hispanio 
ekzistas tiu kruela spektaklo. En 
Suda Francio, de kelkaj jaroj, 
pli kaj pli multnombras taŭr- 
bataloj. Favore raportas pri ili 
televido kaj pluraj gazetoj kaj 
Ĵurnaloj, i.a. la plej prestiĝa kaj 
laŭdire maldekstra kaj intelekta, 
te. Le Monde. Ĉar kretenoj, kiel 
Picasso aŭ Hemingway estis 
amantoj de tiu barbara spek- 
taklo, jen bona kialo por ĝin 
laŭdi, ĉu ne!? 

Feliĉe asocioj baraktas por 
la abolo de taŭrbatalo, kaj 
leĝpropono en tiu senco estas 
nun subtenata far 64 deputitoj. 

Unu el tiuj asocioj, CRAC, 
lanĉis manifeston, kiu jam estas 
subskribita de 200 eminentuloj. 
Inter tiuj troviĝas politikistoj, 
artistoj, sciencistoj, verkistoj, 
filozofoj, religiuloj, sportistoj, 
ktp, el ĉiuj tendencoj. 

Jen ekstrakto el tiu 
manifesto: 

Ni, subskribintoj, konsider- 
ante ke ekzisto kaj reintensiĝo 
de la taŭrbatala barbareco ne 
estas indaj je lando laŭdire 
civilizita, kaj estas kontraŭaj al 
la esenco mem de respubliko 
kaj demokratio, petas la abolon 
de la alineo 3 de la artikolo 
521. de la pena Kodo, kiu 
toleras ke gravaj brutalaĵoj kaj 
kruelaj agoj estu truditaj al 
bestoj je preteksto de lokaj 
tradicioj. 

Se vi volas pliajn informojn, 
skribu al (enmetu se eblas 2 
poŝtmarkojn: €-CRAC, BP 
10244, 30105 Ales Cedex, 
Francio. 

Comitĉ radicalement anti- 
corrida “www.anticorrida.com» 

Ja la bravaj taŭroj ne 
meritas tian traktadon! 














Ĉinaj memoraĵoj 


Laŭrenco Septier 








Jen kelkaj memoraĵoj pri tiu tridekjara datreveno, por Anny (mia edzino, kvankam ankaŭ amikino) kaj 
mi, nun por kelkaj tagoj en Changde kune kun nia amiko Mao (ne Zedong, sed Zifu). 30 jaroj por ni, 
same kiel por LKK. 

Stranga afero pri Ĉinio, eĉ kun la komunista(j) partio(j) entute. 

Mi naskiĝis la jaron, kiam mortis Stalin' (kaj ankaŭ Prokofiev), sed ... oni ne tro atentis la morton de 
Prokofiev ... 

Mi konis Anny-on dum la jaro, kiam mortis Mao (ne Zifu sed Zedong). La ĉina nomo de ambaŭ Mao 
cetere estas la sama (EE). 

30 jaroj da komuna vivo (depost 1976), 20 jaroj da vojaĝoj en Ĉinio (depost 1986). 

Ankaŭ 30 jaroj kune kun La Kancerkliniko, inkl. hodiaŭ kiam la tri musketeroj denove iel “kuniĝas” 
dank' al la reto, malgraŭ la efektiva spaca distanco - pli ol 10 000 km, kaj tempa distanco - 6 horoj. 


x 


Mi memoras, ke mia unua kontakto kun la ĉina mondo estis dum mia infanaĝo. En tuttaga franca 
popola gazeto troviĝis plena paĝo da bildstrioj, kaj iun matenon iu nova aperis : temis pri aventuroj de 
ĉina kruela bandito, kun longaj lipharoj kaj terura mieno, li nomiĝis Fu Manchu; mi memoras, ke - mi 
ne scias kial - pro tiu nomo mi havis nekredeblan krizon da ridego. Mi estis 8 jara, tio por mi estis 
tiom ekzotika |, 


Mi memoras pri “La Juna Penso”, ĝi estis la unua gazeto en Esperanto kie mi verkis, eĉ dumtempe 
ĉefredaktoris sed post SAT-Kongreso en Gŭteborg (Svedio), kiam mi revenis, ni triope kuniĝis 
(Danvy, Le Puil, Septier) kaj kreis “La KancerkKlinikon”; iun vesperon en pariza kafejo, ni elektis la 
titolon inter pluraj aliaj hazarde miksitaj en ĉapelo; mi kredas, ke Anny kaptis la paperon sur kiu estis 
skribita “La KancerKliniko”, 


Mi memoras pri “Malalte flugas la cikonioj” speco da felietono, kiun ni faris laŭ simpla metodo, kiun ni 
pruntis al la fama franca verkista grupo “Oulipo”, 


Mi memoras pri l' unuaj numeroj de La KancerKliniko, faritaj per stenciloj, preskaŭ mane, paĝoj 
kungluitaj dank' al dika peniko, poste per tranĉilo ni demetis ekzempleron post ekzemplero, 


Mi memoras, ke tiam mi fumis brunajn francajn cigaredojn “Gauloises”, 


Mi memoras, ke mi tiutempe estis sinsekve anarkiisto, trockisto, anarko-marksisto, la tuto en dum 
malpli ol unu jaro, 


Mi memoras, ke kiam mi estis laŭdire maŭisto, mi absolute neniam legis la plej etan vorton de Mao 
(Zedong, ne Zifu), 


Mi memoras, ke mi skribis al la fama biologisto Jean Rostand leteron pri Esperanto, kaj li respondis 
tre afable per dupaĝa letero, ke li multe subtenas nian lingvon - mi konservis tiun leteron, ankoraŭ 
nun mi ĝin havas, fojfoje relegas ĝin, 


Mi memoras, ke la okulharoj de Zhou Enlai ĉiam mirigis min, 


Mi memoras, ke iam (pli-malpli 1970) mi volis lerni la ĉinan lingvon, mi do iris al la librovendejo de t.n. 
“Ĉino-Franca Amikaro” kaj aĉetis grizverdan tristaspektan lernolibron en du volumoj : “Fundamenta 
| Ĉino”, mi eĉ ne sciis kiel prononci la vortojn - kun ĝi ne estis diskoj aŭ kasedoj, nur fonetikaj signoj, 
mi provis lerni la du unuajn lecionojn dum monatoj kaj monatoj - poste lasis la librojn en la biblioteko, 
nur pli ol 15 jaroj poste mi iris kun Anny al la universitato por serioze eklerni la ĉinan lingvon, 


Mi memoras pri la 1986a Universala Kongreso en Pekino, ni ne havis monon por iri, mia patro 
| akceptis pruntedoni monon, tio estis nia unua vojaĝo al Ĉinio. 20 jarojn poste, jen mia 15a vojaĝo, 
sen helpo de mia patro tio ne okazintus, mi tre dankemas lin, 




















Mi memoras pri la ĉinaj ĉiĉeronoj, kiuj en niaj turismaj busoj, hurlis en siaj mikrofonoj por prezenti la) 
pejzaĝon; la bruo estis terura, kaj ilia akĉento preskaŭ pariza, tio des pli amuzis min, ke Ĵak ofte 
primokis mian akĉenton iomete tro parizan; se li povus aŭdi : “Nun ni vizitos' taoistang' temprong' ” 


Mi memoras, dum la Pekina kongreso ofte ni ne partoprenis la kunvenojn sed promenis en Pekino : 
nenia veturilo, nur kelkaj busoj, taksioj kaj kamionoj, miloj kaj miloj da bicikloj, butikoj ne ekzistis, nur 
kelkaj grandaj magazenoj en la centro kaj ni tute ne komprenis la ĉinan lingvon, do simple trovi 
restoracion jam estis tre granda aventuro, 


Mi memoras, ke ni plurajn fojojn tiam uzis la buson 332 en Pekino, estis tiom da homoj interne ke foje 
preskaŭ ne eblis eliri eĉ movi piedon aŭ fingron ! Kiam ne eblis eniri tra la pordoj, homoj tion foje faris 
tra la fenestroj, 


Mi memoras pri la “Turo de la Flava' Gruo'” en Wuhan kun la “pariza” akĉento de niaj ĉiĉeronoj, 


Mi memoras pri S-ro Jiang kaj S-ro Wu, ili akompanis nin al Mao (Zifu, ne Zedong) antaŭ kelkaj jaroj, 
telefone S-ro Jiang atentigis nin, ke elirinte la aviadilon ni devas nepre uzi “la buson de la Kompanio" 
- li ripetis kaj ripetis tion : “vi nepre uzu la buson de la Kompanio”; ŝajnas, ke lia konsilo estis bona, 
ĉar ankoraŭ ĉi-jare kaj lastan jaron ni uzis “la buson de la Kompanio”; ankaŭ ekzistas en Francio la 
teatra “Kompanio de la Buso”, 


Mi memoras, ke kiam ni iris al Zhangjiajie, tre grandioza natura parko, li denove atentigis nin ke ni 
devas “uzi mezgradan buson ĝis la pordego” - same li ripetis kaj ripetis tion : “vi nepre uzu 
mezgradan buson ĝis la pordego", kaj tio memorigis al mi tiujn vortojn de Mao (Zedong, ne Zifu) pri la 
“mezmalriĉaj kamparanoj”, 


Mi memoras, kiam la unuan fojon mi legis ekzempleron de “El Popoĉa Linio”, pardonu, de “El Popola 
Ĉinio”, mi ne komprenis - estis en 1969 - kial ĉiuj ĉinoj samvestiĝis kun samaj kaskedoj, 


Mi memoras, ke la jaron kiam mi konis Anny-on, mi laboris por usonaj advokatoj. lun tagon ili sendis 
min al Londono; kiam mi revenis en Parizon, en la aviadilo oni donis al la mi la tagan “Daily Mirror'- 
gazeton : sur l' unua paĝo nur estis tri dikegaj vortoj : “Mao is dead”, 


Mi memoras, en 1986 ni vizitis la famajn 3 gorĝojn de Yangzi rivero, grandiozega spektaklo nun 
bedaŭrinde subakva, kaj ni alvenis al Chongqing, kies domoj estis tute nigraj, mizeraspektaj kaj 
malaltaj ; reveninte en 2001, kia surprizo, nubskrapuloj ĉie, Chongqing nun akspektis kiel 
HongKongo!, 

Mi memoras, ke dank'al la fotoj, kiujn mi faris dum tiu unua vojaĝo mi sukcesis du jarojn poste iĝi 
profesoro en franca belarta lernejo, 


Mi memoras, ke la kolegoj de mia patro (li estis policisto), kiuj estis antaŭ la pordo de la Ĉina 
Ambasadejo en Parizo, ĉiutage kiam ili ĉesis la laboron, ricevis tra la pordo de l' Ambasadejo unu 
ekzempleron de la fama “Ruĝa libreto” - la citaĵoj de Mao (Zedong, ne Zifu); mi min demandis, kio do 
povis esti tiagrade grava en tiu libreto, por ke oni tiom parolu pri ĝi, sed ne havis okazon legi ĝin, 


Mi memoras, ke tial mi volis aĉeti unu ekzempleron. Ne sciante kie ĝin trovi, mi iris en la plej ŝikan 
magazenon el Parizo, kaj tie, jes en la t. n. “Galeries Lafayette”, mi aĉetis la Ruĝan libreton, kies 
prezo estis tiam 20 eŭro-centimoj. Reveninte kun ĝi per la metroo, mi iomete foliumis ... kaj 
komprenis nenion (mi konfesu, ke tiam mi estis «14 jara), 


Mi memoras, ke post nia unua vojaĝo en Ĉinion en 1986, malgraŭ la fakto, ke ni renkontis multajn 
esperantistojn, Anny kaj mi deziris lerni la ĉinan lingvon, tial vizitis la universitaton, kaj efektive 
eklernis dum du jaroj, 


Mi memoras, ke niaj unuaj vojaĝoj estis nur por ni mem kaj por mia propra artista laboro. Nun mi 
ĝojas, ke depost kvin jaroj mi vizitis profesie ses fojojn ĉinajn belartajn lernejojn por konstrui reton da 
interŝanĝoj kun mia propra lernejo, multajn artajn galeriojn, konatiĝis kun multegaj artistoj kaj mem 
ekspoziciis du fojojn en Pekina galerio. La plezuro kaj la laboro kunmiksiĝis, mia infana sonĝo iris de 
Fu Manchu al tuta alia afero, 


Mi memoras, ke en 1986 Ĉinio aperis, kiel tre malriĉa lando, kie la fremduloj vivis en apartaj lokoj, 


zorge ellaboritaj, por ke ili ne havu tro da rektaj kontaktoj kun la ĉinaj popolanoj (specialaj hoteloj, 
specialaj veturiloj, tradukistoj, ktp.), 














Mi memoras, ke ekzistis du monoj, unu por la ĉinoj, nome “Renminbi”, tio estas “Popola Mono”, alia 
por la fremduloj, nome “FEC”, tio estas “Foreign Exchange Currency”. Tiu sistemo faris, ke iujn varojn 
oni povis aĉeti nur en magazenoj rezervitaj al fremduloj per la mono rezervita al fremduloj. Mem- 
kompreneble tiuj varoj estis multe pli kostaj, kaj okazis duonkaŝita speco da nigra merkato : ĉinoj 
ŝanĝis FEC-ojn kontraŭ Renminbi-oj al fremduloj, memkompreneble ili donis pli altan sumon, kaj tiam 
povis aĉeti varojn rezervitaj al fremduloj. Eĉ pli, en oficialaj magazenoj, la prezoj estis montritaj laŭ la 
du monoj, ekzemple cigaredoj kostis 5 FEC aŭ 8 renminbi. Feliĉe, tiu sistemo malaperis, nun plu 
estas unu mono por ĉiuj, 


Mi memoras, ke la prezoj por eniri muzeon, aĉeti trajno- aŭ aviadilobileton ne estis la samaj por la 
ĉinoj kaj la fremduloj : ĉi-lastaj pagis multe pli por la sama bileto. Kiam malaperis la duobla mona 
sistemo, la prezoj iĝis la samaj, tio estas, ke ĉio plialtiĝis laŭ la prezo por fremduloj, 


Mi memoras, ke mi ĉiam bonege manĝis en Ĉinio (mi scias, ke multaj ĉinoj malsategas, cetere ....). 
Ĝis 1992 estis malfacile trovi etajn surstratajn restoraciojn, krome la oficialaj restoracioj fermis tre 
frue en la vespero : en Changsha je la 7a vespere, ne plu eblis manĝi ! Ek de 1993 komenciĝis vera 
eksplodo da restoracioj, multege da etaj surstrate foje kun nur unu aŭ du tabloj, nun en grandaj urboj, 
ekzemple en Pekino, vi eĉ povas manĝi je la 3a horo matene, eĉ la tutan nokton ! 


Mi memoras la unuan fojon, kiam ni volis manĝi la faman pekinan rostitan anasaĵon, en 1986. En nia 
gvidlibro estis la adreso de la plej fama restoracio, nome Quanjude, t.e. “kunveno de ĉiuj virtoj”, kiun 
oni ankaŭ nomis “La Malsanan Anason”, ĉar ĝi troviĝis apud hospitalo. Ni do alvenis al la adreso, kaj 
nur trovis ... pordon, sen ia ajn indiko. Ni supozis, ke ni eraris, tamen ni puŝis la pordon kaj vidis 
centojn da ĉinoj, kiuj manĝis anasaĵojn. Sed la servistinoj tute ne atentis nin, ni provis peti, sed estis 
kvazaŭ ni ne ekzistus. Ni atendis longan tempon, kaj finfine eliris. Apud la pordo, ni vidis alian 
pordon, kaj denove eniris. Virino malantaŭ simpla tablo diris, ke ni devas rezervi por la morgaŭa tago, 
kaj la morgaŭon ni efektive povis manĝi tiun mirindan anasaĵon, sed en privata salono rezervita por 
fremduloj : la salono estis giganta, kaj estis nur du tabloj almenaŭ dek metrojn unu de la alia. Ĉe l' 
alia tablo estis itala duopo. La bankedo estis mirinde bona, ni trinkis ankaŭ Maotai-alkoholon, sed la 
etoso estis aparte stranga. Kaj la prezo estis zorge kalkulita por fremduloj, 


Mi memoras, ke de 1986 al 1999, tio, kion ni vidis en la ĉinaj artaj produktaĵoj estis io pli-malpli inter 
ripeto de malnova akademismo kaj socialista realismo. La paroloj de Mao (Zedong, ne Zifu) en la 
“Diskutoj pri arto kaj literaturo” en Yan'an faris, ke dum pli ol 50 jaroj la arto devis “servi la popolon” 
kaj nur aspektis, kiel pure propaganda. Mi ĝojegas, ke nun arto multe pli aktualas, kaj ke la ĉinaj 
artistoj uzas la plej nuntempajn teknikojn (videoarto, reto-arto k.s.) por produkti plej variajn verkojn, 
mi ankaŭ ĝojas, ke nun mi laboras kun kelkaj el ili, 


Mi memoras, ke por aĉeti trajnobileton, oni devis atendi foje plurajn horojn kaj, ke ĉinoj preskaŭ 
batalis kaj eĉ frapis unu la alian por esti la unua al la giĉeto, 


Mi memoras, ke mi ne plu memoras pri mia unua vizito en la fama “Malpermesita Palaco”, 


Mi memoras, ke veninte poste por profesiaj kontaktoj, mi timis ke mia buĝeto ne sufiĉos por inviti 
ĉinojn bankedi aŭ trinki. Mi lernis, ke estas absolute neeble pagi ion ajn : ĉiam oni invitis min, neniam 
mi povis pagi la plej etan aferon, 

Mi memoras, ke mi ankoraŭ ne vizitis la Mao (Zedong, ne Zifu) maŭzoleon, 


Mi memoras, ke en 1986 mi volis aĉeti du ŝakludojn, mi do eniris la magazenon kaj petis en la angla 
lingvo “two”, kaj montris per du fingroj. Mi ne sciis, ke la pozicio de miaj fingroj signifis por ĉino “8”, 
kaj ke “two” prononciĝas ekzakte kiel la ĉina “dou”, kiu signifas “la tuton”. Do la sinjorino unue donis 
al mi ok ŝakludojn, poste aldonis sian tutan stokon, dum mi vane ripetis “two”. Finfine mi prenis du kaj 
pagis, sed mi kredas, ke ŝi pensis, ke tiuj fremduloj estas iomete stultaj, 


Mi memoras, ke ankoraŭ antaŭ kelkaj jaroj, ne estis gluo malantaŭ la poŝtmarkoj, do en la poŝtoficejo 
estis speciala tablo kun gluo kaj penikoj; la problemo estis, ke ofte gluo kovris la tutan tablon, ke 
ankaŭ la teniloj de l' penikoj estis plenplenaj da gluo, 

Mi memoras, ke iam mia patro ricevis mian leteron kun alia (de nekonata ĉino) gluita malantaŭe . 

Mi memoras, ke nun mi devas vespermanĝi, 


(daŭrigota ...) 
Verkita en Changde, Ĉinio, la 18-19ajn de julio 2006, okaze de la LKK-kunveno en Bouresse. 


























Marte 2006. Kun ioma malfruo la loka historia societo, en kiu mi partoprenas, memorigas la 
centjariĝon de la morto de Louise Michel. La preleganto montras, per rimarkindaj argumentoj kaj 
dokumentoj, ke granda parto de la pseŭdo-scioj pri ŝi originas el falsa biografio — entute mito kreiĝis 
ĉirkaŭ persono ege admirinda sen bezono de mito. Nemalofta fenomeno. Unu partoprenantino faras 
la naivan demandon: "Sed, se vi pravas, kio do restas el tio, kion ni kredis pri ŝi?” Tre interesa 
demando : kio restas por multaj homoj, kiam oni forbalaas la malveraĵojn? Alia miras : "Estas strange, 
ke Louise ne subtenis la tiaman progreseman postulon pri balota rajto por la virinoj?" Pli rapide ol mi, 
mia universitata kolego kaj delonga kamarado Roland B. petas la parolvicon kaj faras la demandon, 
kiun mi mem pretis eldiri : "Ĉu la ĵus interveninta persono scias, ke Louise Michel estis anarkiistino?". 


Julie 2006. Mi vere hezitas konfidi al la legantoj de LKK aludojn pri futbalo. Ili certe rigardos min 
kiel maniulon, kiu idiosinkrazie papagas siajn obsedajn temojn, kaj konsilos al mi tion fari en iu alia 
gazeto, pli taŭga por tiu celo. Sed kion fari, se la futbalistoj preskaŭ ĉiutage liveras al ni novajn 
sensaciaĵojn? 

Laŭ la bone informataj gazetoj, okazis iu malnormalaĵo en Berlino. Apud granda kaj altnivela 
bordelo instaliĝis stadiono, kie la kavaliroj de l' ronda pilko diboĉos per siaj kriaĉoj kaj tumultoj. Mi 
konsentas, ke tiu ĝena apudeco estas netolerebla skandalo. Mi estis eĉ preta subskribi protestan 
peticion, kiun oni prezentis al mi, sed post atenta tralegado, mi konstatis, ke ties aŭtoroj ne faras la 
saman analizon kiel mi pri la skandalo, do mi ĝin ne subskribis. Evidente, iuj kleraj analizistoj de la 
ekonomia vivo rimarkigis, ke la amorejo finance profitos el la najbareco kun la kultejo de la 
futbalmaniuloj. Oni povis prognozi, ke tiuj entuziasmaj sportemuloj deziros iom distriĝi dum la 
interludaj momentoj. Tio ekscitis la memproklamitajn moralistojn, laŭ kiuj mono odoras aĉe, kiam ĝin 
gajnas aliuloj. Sed, laŭ fidindaj informoj, tiu konjekto fiaskis. Laŭ atesto de tie laboranta amoristino, la 
futbalmalsanuloj "pensas nur pri la pilko kaj pri drinkado de biero". Resume, ĉe tiuj eŭnukoj rigidas 
nur la nukoj. La delikatuloj, kiuj indignis, ke unu komerca entrepreno (nur pri tiu unu ili aludis) povas 
gajni monon okaze de futbalmatĉo, denove preterlasis bonan okazon fermi siajn faŭkojn. 

Alia evento estas, ke iu itala futbalisto insultis futbaliston francan (la futbalistojn, same kiel 
partoprenantojn de la Universalaj Kongresoj de Esperanto, oni identigas per nomoj de regnoj) kaj tiu 
lasta reagis per kapobato. Denove ni ĉeestis miraklon similan al la jam klasika miraklo de la ĉiulandaj 
islamanoj, komprenintaj danan gazeton. En kiu lingvo la insultoj estis diritaj kaj komprenitaj? Oni tion 
ne klarigis, sed tute evidente naivas la esperantistoj, kiam ili volas zelote proponi sian lingvon al 
sencerbuloj, kiuj perfekte interkompreniĝas sen ĝi. 





Rimarkoj por fidelaj legantoj. 


Fine de mia pasintanumera "taglibro" mi esprimis la hipotezon, ke iu frazo riskas esti 

miskomprenita. Mi estis sub la influo de iu kara amiko, kiu, kun laŭdinda zorgo pri mia reputacio; 
atentigis min, ke tiu risko ekzistas (konkrete : ke "oni" povus kredi, ke mi "aprobas" la uzon de 
atombomboj aŭ, ĝenerale, la bombadon de urboj — kvazaŭ mia aprobo aŭ malaprobo povus ŝanĝi la 
historion!). Mi konstatas, ke la abonantoj de LKK kapablas legi tekston en nia komuna lingvo (aŭ 
almenaŭ en mia idiolekto), ĉar neniun rimarkon tiuteman mi ricevis — krom unu mesaĝo, kiu tekstis 
ene : 
Korajn gratulojn pro via artikolo en la Kancerkliniko 118. Bonega! 
Konstante, viaj artikoloj estas la plej bona parto de tiu gazeto. Daŭrigu. 
[mi respektas la anonimecon de privata korespondaĵo. Sed mi ne povas promesi, ke mi daŭrigos. 
MDG] 





8 











Sed, por tion kompensi, la direktatoro de LKK transsendis al mi la jenan mesaĝon, kiun li ricevis de 
iu s-ro Septier : 

Leginte la lastan “El la taglibro de nekuracebla optimisto” de Michel Duc Goninaz en LKK 118, mi 
jes ja fakte estis surprizita post legado de “(...) kaj se morgaŭ ili suferos eĉ bombadojn, ili tion 
centoble meritos, same kiel meritis sian sorton la germanoj kaj japanoj en 1945” (mi substrekas), ĉar 
mi ne sciis, ke Michel Duc Goninaz estas tiagrade grandega patrioto. Mi gratulas lin pro tiuj kuraĝaj 
vortoj, kiuj pruvas, ke li tiom varme subtenas nian venkon super Germanio kaj Japanio. Mi varme 
gratulas grandiozan, kuraĝan kaj senmaskan patrioton. Kaj nun mi simple atendas la bombojn, kiujn 
francoj ankaŭ meritas (Vichy, Alĝerio, Vjetnamio ...). Atentindas, ke Michel Duc Goninaz forgesis 
Italion : eble Alzheimer jam atakis lin ? 


Tiu ĉi galimatio ekstertema (la temo de mia rakonto estis manovro en SAT-kongreso fare de 
komplico de la serbaj murdistoj, kaj en ĝi la aludo al la dua mondmilito estis nur flanka) apenaŭ 
meritas komentojn, krom eble tiuj : 


1“ la sintagmo "jes ja fakte" sufice klare informas pri la cirkonstancoj, kiuj naskis la mesaĝon. 

2” la sintagmo "nian venkon super Germanio kaj Japanio" signifas, ke s-ro Septier, per la uzo de 
"nia", deklaras sin partoprenanto de la aludita venko (pri kiu mi mem esprimis nenian opinion, male al 
lia mensoga aserto pri "subteno"). Ĉar nur unu ŝtato, nome Usono, reale venkis kaj super Germanio 
kaj super Japanio (Sovetunio reale partoprenis la venkon nur super Germanio), mi konkludas logike, 
ke s-ro Septier estas Usona patrioto. 

3” s-ro Septier, uzante la nomon de grava malsano por polemika celo, insultas ne min, sed ĉiujn 
malfeliĉulojn, kiuj suferas tiun malsanon. 

4“ Estas nekompreneble, kial mi devus ne "forgesi" Italion . Mi menciis Germanion kaj Japanion 
pro iliaj eminentaj meritoj en grandskala krimado kaj pro la prezo, kiun ili juste (kvankam kun 
malavara rabato fare de Nemezo, laŭ mia opinio) pagis por tio. Mi ja ne ignoras la tiamajn ridindajn 
klopodojn de Italio por ilin imiti. Sed mi certe eĉ ne ekpensus mencii tiun etan merdaĵon (de Cavour 
ĝis Materazzi) kadre de tiel grandiozaj historiaĵoj. 

5” Mian opinion pri Francio — de Klodvigo ĝis Zidano — la legokapablaj abonantoj de LKK pli ol 
sufiĉe scias. Sed ili povas ekscii ankaŭ la tiuteman opinion de s-ro Septier, kiu en LKK n?95 insultis 
(sur p.15) kaj minacis (kovrilpaĝe) tiujn, kiuj strebas liberiĝi el la franca regado. Li, per eksplicita 
aludo al iu "Jugoslavio", samtempe rivelis sian samideanecon kun la Miloŝeviĉanoj — kaj tiel ni 
retrovas la veran temon kaj la realan kialon de la disputo. 


Mi pasintanumere promesis publikigi "eseon pri la uzo de la vortoj aprobi, kondamni, protesti ks, 
kun psikiatria ekspertizo pri ties uzantoj". La legantoj bonvolu iom pacienci — kaj profiti la prokraston 
por sendi al mi uzindan materialon cele al pritrakto de tiu grava temo! Sekvos eventuale scienca 
studo pri "la danĝera sekto de la ni-uzantoj", por ankaŭ kiu mi kolektas analizotajn ekzemplojn. 
Anticipan dankon! 


irloma Ranismo Mi ja diris: rana 


roduktiveco feblas 
Raneto, raneto ! 2 


Iĝu ĉarma princo ! 



































Post TVelsendo dediĉita al la kuraĝplena barakto 
de Sinjorino Simone Veil, en la jaro 1974, por libera 
ĉesigo de nedezirata gravedeco, mi ne povas kaŝi 
mian emocion. Temis pri historio de la agado 
favore al Familia Programado, naskoregulado, en 
Francio. 

En mia urbo, Paŭo, en Francio, oni povas 
celebri la kvardek jarojn post apero de la loka 
asocio por libere paroli pri kontraŭkoncipo. Malgraŭ 
ke la TVfilmo montris preskaŭ nur agantajn virinojn, 
mi devas substreki ke ankaŭ kelkaj virkuraĝuloj 
pledis por diskonigi rimedojn kadre de la movado 
pri «familia planado», nomita, en Francio 
Maternite Heureuse (feliĉa patrineco). 

Kiel pranepo kaj nepo de nevolaj gepatriĝintoj, 
mi estis sufiĉe envolvita en tiu klopodo por resti 
markita, dum mia tuta vivo, de tiu problemo. Ankaŭ 
verŝajne pro la fakto ke mi naskiĝis en pariza strato 
dediĉita al la herezulo Giordano Bruno bruligita en 
la jaro 1600, kaj ke mi heredis kontraŭeman 
karakteron kaj facile montras oponajn tendencojn. 

La televida programo interesiĝis ankaŭ pri 
samcelaj agadoj en aliaj landoj kiaj lrlando, 
Nederlando, Britio, Germanio, Hispanio, ltalio, 
Pollando, ktp. 

En Francio la leĝa afero komenciĝis en la jaro 
1920, post la grandega mortigado de la tiel nomita 
Granda Milito. La naciestroj decidis ke la nacio 
bezonas freŝajn soldatojn. Ili timis pri naskorifuzo 
kaj produktis leĝon por malpermesi ĉion kio mal- 
helpus homfekundon. Oni ne plu rajtis libere paroli, 
eĉ skribi, pri metodoj kontraŭkoncipaj. La tribunaloj 
fariĝis tre severaj kaj kondamnis malobeantojn al 
malliberejo. Tamen malpermesitaj libroj ĉirkaŭiris, 
ĉefe helpe de anarkiistaj medioj 

Dum la malfeliĉa jaro 1942, dank' al mia bona 
amiko Filipo, unu ekzemplero de tiaj libroj venis al 
mi. La libro estis tre ampleksa kaj riĉe ilustrita. 

Tiam por eviti malbonvenan fekundigon, la 
homoj estis kondukataj dl uzoj de tute necertaj; 
neagrablaj metodoj, ofte nomitaj "naturaj", 
ekzemple laŭ Onan (Genezo, 38) aŭ al riskoplenaj 
kalkuloj laŭ Ogino. 

Ve ! Malgraŭ seriozaj ricevitaj informoj, okazis 
akcidento en nia paro, de Hugetuŝka kaj mi. 
Juneco kaj amo asociiĝis por enkapti nin. Imagu 
nian timegon en tia militista epoko, dum la nazia 
invadado, des pli ke ni estis ligitaj al konspiranta 
kontraŭleĝa grupo. Plie, kelkaj monatoj antaŭe, nia 
kamarado Renato mortigis sin per gaso kiam lia 
amikino, perdinte sian tutan sangon, mortis dum 
amatora aborto. 

Hezito inter du vojoj : ĉu atendi la naskon, ĉu 
aborti? La elekto montriĝis ege grava, ne nur je 


morala vidpunkto... Lernanto pri inĝeniera metio, 
mi ne ĉefe interesiĝis pri homa korpo, eĉ ina, nek 
pri funkciado de glandoj, pri interago ĉe diversaj 
organoj, sed mi tamen pretis partopreni en kaŝ- 
aborto. Hugeta konsentis. 

Ni ne longtempe hezitis ĉar ni absolute ne povis 
gardi nedeziritan infanon en tiu epoko de manko. 

Sed kiel agi? Ni malespere serĉis informojn 
inter niaj gekamaradoj. Ni febre kolektis adresojn 
de kompataj flegistinoj aŭ de kuracistoj. lli ĉiuj 
rifuzis aŭ postulis neatingeblajn sumojn. Ni kolektis 
receptojn neaplikeblajn, konsilojn kiujn ni tute ne 
povis sekvi. Oni ne neglektis informi nin pri la 
konsekvencoj sur la sanon de la virino kiu, poste, 
riskas ne plu povi naski infanojn, kiu certe ege 
suferos en la ventro, ktp. 

Tamen nia vojo estis elektita. 

Helpe de Luiz, tre kara amiko kiu pruntedonis al 
ni ilojn (spegulumon, longan prenilon, gantojn, ...), 
kaj trankvilan ĉambron, ni povis agi. Laborante en 
apoteko, Johaniĉjo trovis por ni medikamentajn 
bastonetojn (ŝomel, iktiol). 

Gvidata de Luiz, tra la spegulumo mi malkovris 
la uteran cervikon, la muzelon de tinko. 

Hugeta montriĝis kuraĝplena kaj fidema. 

Post du nesukcesaj klopodoj, finfine eliris 
oksemajna feto. Hugeta kaj mi feliĉis sed sam- 
tempe malgajis, fronte al la nepluestas-hometo, 
infano de ni. 

Sango daŭre fluis el la korpo de mia kara 
amikino. Alvokita kuracisto venis al la patra 
apartamento kaj sendis Hugetuŝkan al hospitalo 
kien mi ŝin akompanis. 

Ĉar ŝi ne estis plenaĝulino, laŭleĝe, ni devis 
obteni skribitan permeson de ŝia patro por la 
operacio, la skrapado de utero. Alfronti la patron ne 
estis facila klopodo por mi, tion vi povas facile 
kompreni! Tamen mi bicikle rapidis al lia laborejo 
kaj revenis al la hospitalo, kun la valorega 
dokumento enmane. Tie mi feliĉis kiam mi 
renkontis la geflegiston kaj la kirurgon kiuj 
konsentis anestezi la kuracotinon. (Tio ne ĉiam 
okazis, ĉar oni opiniis ke sufero devas puni 
abortintojn kaj malpersvadi ilin rekulpiĝi!). ) 

Ni daŭre batalis kun la grupoj por liberigi homan 
koncipon el la terura nevolo. 

Venis la fino de la nazia-germana okupado ... 
Revenis pli da libero ... Sed multaj gekamaradoj ne 
revenis el koncentrejoj. 

Tiu-ĉi milito ĉesis. Niaj vivoj disiĝis. Ŝi reprenis 
sian metion, edziniĝis kun alia viro, naskis knabon 
kaj knabinon. 

Mi reiris al mia por-inĝeniera studado, diplomiĝis 
kiel inĝeniero, laboris en uzino. Mi denove 





10 











renkontis amoron kaj... denove anonciĝis nasko. 
Tiu-ĉi kondukis al edziĝo.!!! 

Tiu periodo samtempis kun movado por liberigi la 
francan popolon je tiu leĝo de la jaro 1920 por 
deviga naskigado. La duontolerataj oficetoj kiuj 
informis la publikon pri kontraŭkoncipaj metodoj 
oficialiĝis. Kontraŭkoncipajn pilolojn oni rajtis libere 
priparoli, aĉeti kaj ... uzi. Estis granda paŝo al 
libero ; samtempe , tio pliriĉigas farmaciajn indus- 
triojn, kio ege kontribuis al la fina sukceso de la 
barakto. 

Ne, finfine ! La aktualaĵo montras knabojn kaj 
knabinojn kiuj bezonas ricevi seriozajn informojn pri 
memvola idfarado. 

Ekzemple, antaŭ kelkaj jaroj, nepino nia ploris ĉe 
ni pro akcidentoj kiuj dufoje post abortoj kondukis 
ŝin al hospitalo. Fine tria aborto kondukis ŝin al 
tombejo. 

Tio kondukis min al pli streta kunlaboro kun la 
Franca Movado por la Planita Gepatriĝo, kiu havas 
ankoraŭ nuntempe multon por agi favore al la tiel- 
nomata familia planizado. Ĉi-lasta ne estas nur ina 
afero 

Venis la tempo de suĉrimedo (Karman), kaj de 
repago de la memvola medicina ĉesigo de 
gravedo. Sed tio ne plu koncernas min. 

(ĉu vere?) 


Mi devas nun min turni al novaj ribelemaj agoj 
sur la vojo, kiun montris Giordano Bruno sur la 
brulanta ŝtiparo en la jaro 1600. Esperanto ne 
estas la plej bagatela afero por mi ! 

(Helpe de Johanino kaj de klubanoj de nia asocio 
Esperanto Pau-Adour kaj de Esperanto-64). 










Bela raneto ! 
Tiel kortuŝa ! 
Certe en vi kaŝiĝas 
granda koro. 












Vi iom profitos 
de mia kaŝita mono : 
per mia nura volo, 








mi faros de vi homan potenculon ! 





Bernard Delvaille 





Oni ne ĉiam uzas la vortojn kiel oni devus 
momente tro pasiaj kaj foje tro supraĵaj 

tiuj, kiuj konvenas aŭ ne 

al tiu posedata amo tempopasa 

Kelkaj povas vundi aliaj tro precizas 

Oni ne ĉiam scias kiuj resonos 

pleje Eble silento estas armilo pli forta 

aŭ eble la simplaj vortoj sensignifaj 

Oni ne scias ke la vortoj iras tro rapide 

kaj mallerta por uzi tiujn kiuj taŭgus 

Amata mi ne havas aliajn ol vi 

Estas vortoj nekonataj de ni mem vortoj 
Kiujn oni neniam lernis prononci 

vortoj novaj kvazaŭ malfermiĝanta floro 

en la mateno de la vorto kies signifon oni ne konas 
ĉiuj tiuj neuzataj vortoj kiujn oni devas silenti 


(el Lastaj Versoj) 


esp-igo de Jopetro DANVY 


Noto de la 10a de Aŭgusto 2006: En LKK 111 (ĵul-aŭg- 
sep 2004) mi tradukis poemon-de Bernard Delvaille, 
interesa ulo aparte konata pro siaj antologioj de la 
franca poezio. Fine de 2005 aperis lia « kompleta 
poemaro» el kiu devenas tiu poemo . 

Li mortis aprilfine en Venecio. 






Mi estas la 
impost-kolektisto ! 











l 











Manuel de Seabra 


KELKAJ POEMOJ DE “ĴURNALO” 





1 


Olda sputniko 

sur blava akvo 

kaj Laertes, Jaso kapitane 

tranĉas futuron en mia penso 

kvazaŭ memoro de senfrukta paseo. 

Olda sputniko, amforforma spaco-ŝipo 
survivante Thiran' en la Santorinaj grotoj 
dum tri mil jaroj da fantazio 

kaj genetika impeto 


Kia stranga besto 
kreas tiajn monstrajn estontojn 
en la blinda, brutala Polifema“ okulo? 


2 


Hitita sklavino 
vivante en Clapham Road. 
Ĉu oni povas murdi viajn filojn? 


Durajn kukojn kaj varman bieron 
donu al ni hodiaŭ, mijne heren. 
Ke viaj akcioj plivaloriĝu 

kaj ni povu dormi kun viaj filinoj! 


3 


Dum jaroj perdita en la dezerto 

de oazo al oazo 

al Tripolo finfine alvenis 

la taglibro de Gordon Laing“ 

(ŝparita de la respekto de l'araboj al la skribita 
vorto). 


Olda Dung Bao uzis oldajn ĵurnalojn 

por kovri la tabulojn de siaj silko-raŭpoj 

(ĉu la manko de respekto al la skribita vorto 
kulpiĝas pri la malbona rikolto?) € 


Kial tie ĉi ne estas tya-no-yu” 
nek oni konas la sonon de unusola mano”? 


4 


Mi Franny'. 
Mi Franny? 

La flavan robon” 
mi vestis en mi 

8 morgaŭ 
mian dezerton vokas (flamojn), 
la finan deziron de Franny nur 
en dormo kaj realo 

kiu min vekas. 


5 


Ts'e Kung“ diris: 
“La aŭtenta homo estas inkluziva, ne sektisma; 
la eta homo estas sektisma kaj ne inkluziva.” 


Kion oni plej admiru en Ts'e Kung 
ne estas la longon de lia tuniko 
aŭ lian preferon por zingibro, 

sed liajn ideojn. 


Malgraŭ la humaneco de lia verkaro 
Tolstoj 
ekspluatis brutale la muĵikojn? 


Li 


Sesdek jarojn poste 

Robert Tressell"' ruktus 

en la ĉinaj restoracioj oj de Pimlico 

kaj balotus por Tory'“ partio, kiu scias, 
kiel decidi iri al la kinejo 

pensante pri Jacques de Molay'? 


Instaro'“? 

Permanenta kutimo 
de Fontechevade'”. 
La masetero'“ ŝanĝiĝas. 
Kiu legas kaj aŭskultas 
post la fino de la strato? 


9 


Ĉiutage mi haltis antaŭ 

66 Priory Gardens 
tie vivis George Orwell post la milito 
(tio helpis min vivi Inter filistroj) 


l GMEO 


MONDKULTURA | 
SENDEPENDA 
ESPERANTISMA 


PETU PROVNUMERON ĈE | 
LA GAZETO, 55210 CREUE, FRANCIO | 
lagazetoCosiek.org | 
hitp./www lagazeto.com 











nD 











10 La ostojn oni ne stokis 
sed la nacia industrio 


Ĉu vi kredas ke oni viri koncipis en pornografio ilin uzis'racie 


aŭ ĉu vi preferas Stille Nacht'"? 
Dume la Diggers“ kanonizas George Metesky'” 


kaj la Supergirl Nico” prepariĝas por batali la V Cur 
gi Suzy Cureamchease, oh baby, 


Cosmic Man what's got into you? 

En ilia mensa rigor mortis?' Suzy you were such a sweety 
ili vokas nin al ilia malespera indiferento. Yeh, yeh, yeh... 

Nun oni devas 

pendigi la literaturistojn: 142 

konfesu ke estas pli profitodona 

kaj socie pli utile Ankaŭ mi 

produkti buteron aŭ vaflojn. lavis la orelojn 

Egoktomio??? en la akvoj de Ying Shui. 

Kaj la ofico, la ofico Kaj pensis: l . 

sen tempo por kolibroj “Se Shangri-la ne ekzistas, 

kaj psikoskopio“?? kial oni vivu dek mil jarojn?” 

Ni prepariĝas por alfronti nian uteron, 13 

keruba Frankenstein“, 

kiu nin voras Vi, kiu legas super mia ŝultro, parolu al mi 
dum neniun ni atendas ĉe la stratangulo. (sed ne fotru min, bonvolu!). 

Aŭ ĉu Violet Mills” pravis? Tiel mi vekiĝas kaj dormas 


kaj stare revas. 


Ni trovas nian vojon Solidara aŭ soleca, nun? 


malgraŭ la teologia striptizo 


ĉar nia ribelo estas Se la blua akvo estas klara 
precize kontraŭ oni povas tie lavi la antaŭtukon. 
la produktoj kaj iliaj amantoj. Se la blua akvo estas ŝlima 
M nur utilas por lavi la piedojn. 
En la kofroj de la Reichbank Meng K'e“ diris: 
Oni stokis 160 mil horloĝojn “Estas pli ol unu maniero 
29 mil okulvitrojn instrui la aliajn; J 
7 mil vekhorloĝojn mia disdegno satru! L homojn 
juvelojn kun la valoro de 42 estas ankaŭ maniero instrui ilin.” 


milionoj da DM 





Notoj 
'Greka insulo kun vulkano en enorma groto kiu eruptis diversajn fojojn en la paseo . Kelkaj aŭtoroj 
identigas ĝin kun Atlantido. 


ZUnuokula, feroca monstro, kiu voris la kompanojn de Uliso sed estis venkita de li. 
ŜSinjoroj, en la flandra lingvo, ĉar la flandranoj estis la unuaj eŭropaj kapitalistoj. 


“Angla vojaĝanto de la 19-a jarcento, la unua eŭropano kiu, en 1826, vizitis Tombuktuo, kie oni lin 
murdis. 


SOlda Dung Bao estas persono de “Printempaj silko-raŭpoj”, rakonto de la ĉina verkisto Mao Dun. 
“La japana te-ceremonio. 


"Antikva koano pri dekdujara Toyo kaj lia majstro Mokurai. lun tagon Toyo lin petis sanzen (persona 
instrukcio), kiun Mokurau rifuzis pro lia juneco. Sed post lia persisto, lin diris: “Vi povas aŭdi la sonon de 
du manoj batante; montru al mi la sonon de unusola mano.” Toyo retiriĝis por mediti pri la problemo. 
Unue li konfuzis la sonon de unusola mano kun gejŝa muziko, kun la bruo de akvo gutanta, kun fajfo de 
la vento, kun la ekkrio de noktuo, ktp. Finfine li alvenis al vera meditado kaj transcendis ĉiujn sonojn, lian 
homan naturon, kaj atingis satori. 


ŜNe eblas kompreni ĉi tiun poemon sen antaŭa legado de la rakonto “Franny”, de la usona verkisto J. D. 
Salinger. 





13 














SLa flava robo de la bikŝuo, la Serĉanto de la Vero en Budhismo. 
"Ĉina filozofo, disĉiplo de Konfuceo. 


!149-jarcenta angla proleta verkisto, aŭtoro de la romano “The ragged trousered philanthripists”. 
"Brita konservativa partio. 
“La lasta granda majstro de la Ordo de la Templo, ekzekutita en 1394. 


“En biologia lingvo, instaro estas iu ajn el la nestabilaj formoj kiujn insekto prenas inter la sinsekvaj 
metamorfozoj. Ovo estas instaro, krizalido estas instaro, sed ankaŭ la adulta papilio, la muŝo, la skarabo, 
(la homo?) estas instaroj. 


'8Prahistoria loko en Francio, kie oni trovis restojn de homoj antaŭ-sapiens. 


'8La plej forta muskolo de la suba makzelo. Ŝajnas ke la bruta aspekto de la homo de 
Neandertalo venis de troa disvolviĝo de ĉi tiu muskolo. 


”TGermana kristnaska kanzono, alvoko al seneventa mondo. 

8Tribo de usonaj 20-jarcentaj florjunuloj (flower people), kiuj rifuzis la uzon de mono. 

La freneza novjorka bombisto (1957) estas sanktulo de la Diggers ĉar li protestis ĝis absurdo. 
2Supergirl Nico : figuro de la moderna popmitologio de superherooj. 

Cosmic Man : figuro de la moderna popmitologio de superherooj. 

?'rigor mortis : stato de rigideco de la kadavroj. 

??fortranĉo de la egoo. 

2ekzameno de la psiko. 


Sciencisto kreinta artefaritan monstron kiu ribelis kontraŭ sia aŭtoro: persono el romano de Mary 
Shelley kun la titolo: “Frankenstein aŭ la Moderna Prometeo”. 


25Aŭtoro de fama kanzono (angle), kiu diras: 
Mi volas bruligi ĉi mondon, tia estas mia freneza deziro, 
Mi estas la diablo maskita, en miaj okuloj estas murdo. 
Ah, se mi povus vidi sangon sur la stratoj, 
Se mi povus vidi ĉiujn mortintaj ĉirkaŭ mi. 


Donu al mi pulvon, donu dinamiton, 
Jes, mi nun detruos la urbon, eksplodigos ĝin ĉi-nokte. 


2Deutschemark : germana monunuo antaŭ la eŭro. 
?TMitologia valo kie ĉiuj homoj estas feliĉaj kaj eterne junaj. 


2Aŭ Mencius, ĉina filozofo de la 3“ jarcento a.K. 


Kara eta bufo, estas bonvena, por ke 
ĉu mi povas helpi mi fariĝu bela viro ! 
vin 2... = 





14 

















LKK-tagoj 
en Bouresse 





lli okazis de la 18-a ĝis la 21-a de julio. Jen la 
komuniko, kiun ni sendis al la gazetaro: 


LA KANCERKLINIKO : LABORRENKONTO 
POR TRIDEKJARULO 


Kadre de la esperanto-centro Kvinpetalo en 
Bouresse (Francio), okazis kvartaga semajno pri historio 
de la gazeto La KancerKliniko (LKK), sendependa, 
kultura, politika, ajnista, sed tamen ĉijare tridekjara. 

Prezento, analizado, rakonto de anekdotoj, klaĉaĵoj, 
admiraj sentoj, laŭtlegadoj, foliumadoj okazis, prezent- 
itaj de ĉeestantaj respondeculoj — Ĵak LePuil - Serge Sire 
- Jopetro Danvy — Armela LeQuint-...rilate la 140-on da 
numeroj (kun la suplementoj) jam aperintaj. 

Dank'al kamerao eblis havi tri longajn diskutojn 
kun Ĉinio kaj respondeculo, ĉinologo kaj supologo Laŭ- 
renco Septier, verkisto Mao Zifu, Anny Lazarus, ktp... 

Inter aliaj eventoj el tiu kunveno, okazis prelegoj, 
komuna skribado de teksto (kun helpo el Ĉinio), kantado 
de Ĵak Le Puil, ekskurso,... Jen abunda programo por la 
abunda ĉeestantaro. 

Rendevuo post deko da jaroj, dum hundaj tagoj. 


Kompreneble ni ne povas ne kredi komunikojn, 
kiujn raportas la gazetoj. Tial ni ne faros specialajn 
komentojn. Eksciu tamen ke la etoso dum tiuj kvar tagoj 
estis tre varma. 

Niaj plej malnovaj legantoj tutcerte ne forgesis la 
mirindan romanon "Malalte flugas la cikonioj", kiu 
aperis dum la du unuaj jaroj de nia zageto. Por la aliaj ni 
klarigos la regulon: ĉiu verkanto elektas hazarde vorton 
en la PIV; kaj ni elektas la kvinan, kiu sekvas. En la 
teksto nepre devas aperi la vortoj elektitaj. Jen ili: unue 
ikono, rismo, tamen, baterio, kadiso, paŭti, kaj due 
centimo, ĉie, fidi, pecajo, premolaro, ŝipo. 

Ĉi-foje ni iom spicis la ludon: Mao Zifu donis al ni 
idiotismojn el la ĉina lingvo — Li blindige sidas en ŝia 
okulo = Li malkontentigas ŝin kaj Li estas sablero en 
mia okulo = Li estas mia malamiko —, kiujn ni devis 
inkludi en la tekston. 

Jen la plej trafaj rezultoj: 


Sabina paŭtis de pluraj semajnoj, ĉar ŝi konatiĝis 
kun junulo, cetere tiel belaspekta, kiel la nepino de 
Septier, kiu ne nur havis okulvitrojn sed plie ĵetis 
sableron en ŝiajn okulojn! 

Tamen, ĉar ŝiaj baterioj malloze funkciis ŝi sukcesis 
telefoni al la Tri Svisoj — fama magazeno — por mendi 
ĝelabon$ el kadiso. 

Tiam ŝi povis viziti la ortodoksan preĝejon de 
Bouresse kaj admiri la tieajn ikonojn. "Ikonojn... hi hi 
konas mi!” ŝi diris duonebrie pro la varmeco kiu ne 
estis kutima en tiu loko. Fine ŝi intencis verki longan 


romanon (sian 52-an fakte) kaj tial iris al la spicisto de 
l' vilaĝo por aĉeti rismon — ju pli da rismo, des malpli da 
reŭmatismo! Sed la vendisto blindige sidis en ŝiaj okuloj 
kaj ŝi tute ne ŝatis tion! 

Ja li estas sablero en mia okulo, remaĉis Sabina, 
kaj ŝi do reiris hejmen por kuiri pecojn da pecajo kun 
ajlo. Ĉar ŝi nenion timis, ŝi atakis tiun frandaĵon per sia 
plej fortika premolaro”“. Post tiu festeno, kiu preskaŭ 
superis la ĉiutagajn en Bouresse, kaj ĉar restis al ŝi 
centimo, ŝi kompreneble sen timo emis al vojaĝo sur 
ŝipo. Sed kien iri? Ĉie estas vidindaĵo, eĉ ortodoksa 
preĝejo fiere staras en Bouresse... "Venu al Thaumiers" 
tiam proponis mi. Fidu min, via ŝipo — se ne tro larĝa — 
povos atingi nian kamparon en malpli ol du jaroj. Sed 
ve! tio blindige sidis en ŝia okulo! 


9 ĝelabo = leĝera vesto kun kapuĉo, ĉefe portata en norda 
Afriko aŭ meza Oriento (Gunkela vortaro, 3-a eldono). 
99 ne temas ĉi tie pri premo de laro... 


ĴLP 


Kiam oni deprenas lanon el ŝafa dorso 
Por fabriki kadison, kaj tute sen rimorso, 
Tamen evidentegas, ke l' ŝafo plene paŭtas. 


Same, la libananoj, se baterio laŭtas, 

Al la patrino plendas pri tro akra postulo 

lli blindige sidas en ŝia la okulo. 

Same pri bosnianoj, rifuzante ikonojn... 

Pri tio plenigeblas multajn rismajn vagonojn. 


Kaj ĉie plilaŭtiĝas sama paŭta liparo: 
El ĉiuj suferantoj pro aĉa premolaro, 
El ĉiuj aĉetantoj de pecajo sen timo, 
Kiuj ne povas fidi redonon de centimo. 


Kaj ne estus sufiĉe da vortoj por daŭrigi... 


Jopetro 


Ne ĉie vi trovos pecajon. Por ĝin ekkoni, ĉu ni 
devos ŝipe atingi la orientan landon? Kiu kuraĝos 
pagi miliardojn da centimoj por gustumi tiun 
ekzotikan brasikon? Des pli ke ĝi povos difekti niajn 
premolarojn! Do, tute ne fidu kaj kontentiĝu per la 
"Bruselaj"! 


Sabine Ardouin 
(kiu, ve, perdis la unuan parton de sia teksto!), 


Antaŭ pluraj jaroj, mi eniris, okaze de ge- 
edziĝo, ortodoksan preĝejon. En ĝi estas enormaj 
kvantoj da ikonoj el oro, kaj la popoj, vestitaj de 
robo eble el kadiso, ne ĉesas fari ĉiajn ajn 
afektaĵojn. Bedaŭrinde ne plu estis baterio en mia. 








15 





telefono por ke mi fotu kaj registru la ceremonion 
(aĥ fakte ni ankoraŭ ne posedis tian ilon! Pli utilus 
al mi rismo eĉ ero da, t.e. nur folio sola! por 
priskribi la okazaĵojn). Ĉiajn kialojn por paŭti mi 
havis kvankam kaj tamen tio okazis en medio 
esperantista. Bonŝance mi eluzis ĉiujn devigatajn 
vortojn. Do ĝis.. Ha fek! La ĝiso ne daŭrigis 
longtempe ĉar, tutsimple mi forgesis enmeti en tiun 
debilan skribaĵon "Li blindige sidas en ŝia okulo", 
sed kiamaniere tion fari? Eble post kelkaj jaroj ni 
diros tion pri la nova tiea edzo. 

Senimaga 'stas mi... eble mi devintus manĝi 
pecajon por helpi min tiurilate. Sed ĉu vere mi 
povas fidi tiun nutraĵon tiucele? 

Pri centimo, kiel diri? Eĉ unu groŝon mi ne 
havas enpoŝe, des pli ke miaj hodiaŭaj vestoj estas 
senpoŝaj... 

Kaj pri premolaro mi tute ne emas aludi, ĉar 
dentisto nun flegas iun mian tian denton. 

Prefere pensi, paroli kaj ankoraŭ pli bone 
vojaĝi ĉie tra l' mondo sur blanka ŝipo. 


Armela 


enirinte vendejon ornamitan per zamenhofaj 
ikonoj, mi diris al la vendistino: 

- mi volas rismon da papero sen bakterioj 
kaj paki per kadiso. 

hezitinte plurajn sekundojn, ŝi donis al mi 
modelon de babelo kun baterio kaj alparolis: 

- jen tion vi bezonas. tamen bonvolu pagi per 
speso; ĉe ni ne cirkulas 'kadiso'. 


Mao Zifu 


- Merdon! mia baterio estas "je plato", diris Dufnu, 
idiotisme. 

Lia ĉina najbaro paŭtis: 

- Kial tutsimple ne diri "malplena" ? Tiu esprimo 
rolas kiel sablero en mia okulo!... 

Tamen, ĉar la baterio ne kuŝis en milita rismo, sed 
nur en ikono enkadrita de framo kadise ornamita, li 
decidis forvojaĝi. 

Do lasante sian ĉinan najbaron, li forvojaĝis per 
ĉipa ŝipo, por nur kelke da centimoj, sentime ĝin fidante. 
Post la tagmanĝo, pecoj de pecajoj restante en liaj 
premolaroj rememorigis al li, la sableron restantan en 
lia okulo. , le 

- Diable, li vortis duonvoĉe, tio aŭguras nenion 


Efektive, ekpluvis jam en la vespero. 
Serge Sire 


"Li blindige sidas en ŝia okulo, kiel ikono vestita el 
kadiso. Tamen, pro la fuŝita rismo, paŭtante, li estas 
baterio da sableroj en ŝiaj okuloj.” 


Claude Gerlat 


Alian ludon ni faris: Serge desegnis bildstrion, kaj 
ni devis imagi la dialogojn. Do, piede de pluraj paĝoj vi 
trovos la mirindajn solvojn de la mirindaj kunludantoj! 





Femina 


Komuniko de M. Duc Goninaz : 

"Sur la paĝo 22 de la n” 118 de LKK aperis mia 
nomo post la "spritaĵoj de la feministinoj". Tio estas 
bedaŭrinda eraro, ĉar certe pluraj personoj, kiuj 
vidis tiun tekston ie en la reto, povus kredi, ke mi 
impertinente atribuis al mi ties aŭtorecon. Tiu 
feminisma ĉefverko aperis franclingve kaj anonime 
(la kunlaboranto de LKK, kiu disvastigis ĝin, ver- 
ŝajne ne estas ilia aŭtoro) kaj mi nur tradukis ĝin 
esperantlingven. Tradukinto ne estas aŭtoro, eĉ en 
ajnisma revuo." 

Malgraŭ la ĉi-supra mispaŝo nia kunlaboranto (ĉi- 
sube indikita kiel MDG) konsentis denove servi 
nian sanktan aferon per sia tradukista talento. Ĉi- 
foje, LKK, kunlabore kun Hirudo komunlikas kaj la 
Plej Alta Instanco de la Kapitulo de la Feminisma 
Movado kaj ĝia senkompara revuo Femina, 
prezentos al niaj legantoj, kio estas malbona kaj kio 
estas bona en proverboj, aforismoj kaj onidiroj, 
temantaj pri virinoj kaj eventuale viroj. Ni tiel 
kontribuas, kiel dirite en nia antaŭa epokfara 
deklaro, al progresema batalo kontraŭ seksismo, 
mizogineco kaj PIVeco kaj al la fina venko de la 
political correctness. 


1. Tio estas malbona ( 
Tremolfolio, kaprina vosto, virina lango — jen tri 
aĵoj, senĉese moviĝantaj. 
Pli bone dorno en piedo, ol virinaĉo en la hejmo. 
Por virin' en nerva krizo plej kuracas la bastono. 
Ho, bona Dio, prenu mian edzinon, mian ĉevalon 
lasu. 

(tradukite de MDG el la Savoja dialekto) 


Kokin' ne estas birdo, virin' ne estas homo. 

Pli bone inciti hundon, ol virinon. 

Haro longa — lango pli longa eĉ. 

Tri virinoj 'stas bazaro, sep virinoj 'stas foiro. 
(tradukite de MDG el la rusa lingvo) 


2. Tio estas bona 
Virino bezonas viron, same kiel kapdoloron. 
Amo estas io belega. Multaj viroj jam multe legis pri 
tio. 
luj aferoj estas tiel simplaj, ke eĉ viro povas ilin 
kompreni. 

(tradukite de MDG el la germana lingvo) 


Rimarkoj de la tradukinto. Konforme al elementa 
principo de intelekta honesteco, publikigo de teksto 
nepre inkludas informojn pri ĝia origino, kunteksto 
ks. Mi do precizigas, ke : 

1” la du unuaj serioj (la malbonaĵoj) troviĝas en 
libroj pri folkloro kaj spegulas la krudecon kaj mal- 
saĝon de niaj prapatroj-kamparanoj. 

2“ la dua serio (la bonaĵoj) estis afiŝita en la 21-a 
jarcento de nia erao en la Domo de la Naturamikoj 
de la urbo Grindelvaldo, Berna Kantono, Svislando. 
Tiuj eldiroj spegulas la altan inteligentecon, la 
subtilan humuron kaj la beletrajn kapablojn de la 
niaepokaj feminist(in)oj. 





16 














LKKobis. 





] 





Gazetoj: 


Sennaciulo, julio. "Ĉu laborista SAT devos mal- 
dungi sian solan laboriston?” skribas la Plenum- 
komitato de SAT. Tiu novaĵo ne estas pli gaja ol 
malapero de gazeto. Ĉar ni ĉiam provis solidari kun 
ŝanceliĝanta gazeto, ni do, almenaŭ morale solidaras 
kun SAT. Tiuj, kiuj povas plie solidari mone estos 
nedubeble bonvenaj. 

Esperanto aktuell 2006/3. "Germana Esperanto- 
Asocio fariĝis 100-jara — kaj ni festis. Homo meze 
atingas aĝon de 80 jaroj, entreprenoj meze nur malpli 
ol kvin jarojn. Unu generacio kovras proksimume 30 
jarojn kaj ie mortis antaŭ kelkaj tagoj 178-jara 
testudo. Tio estas 176 jaroj pli ol havis la urso Bruno 
je ĝia tragika fino en la bavara montaro." skribas la 
redaktoro Alfred Schubert. Do ne nur LKK scias 
humure trakti seriozajn temojn. Gratulojn! 

Esperanto-info, n” 60 reproduktas la belan 
koloran kovrilpaĝon de nia antaŭa numero. Dankon. 
Sed ve LKK ne reguke "alihaŭtiĝos"; cetere kiel diris 
Zaza "senlanigu, sed ne senhaŭtiĝu"! 

Ĉiam riĉaj kaj utilaj informoj. Ni nur bedaŭras la 
aperigon de francaj kanzonoj fuŝe tradukitaj. Oj, 
amikoj rilatu kun kompetentuloj... 

Monato, julio. Amuza enkonduko-artikolo de la 
ĉefo, Stefan Maul, pri "Ŝpar-hoteloj“ kaj trista 
informo pri la morto, nur 46-jara, de Izabel Santiago, 
kiu i.a. prizorgis la rubrikojn Kuirado, Mozaiko kaj 
Scienco. 





Infantravivaĵoj 


aŭtobiografia rakonto 





Komunikoj: 


14-a Internacia E-o-semajno de la kulturo kaj 
turismo, La Pineda (Tarragona), Hispanio 24/9 al 
1/10/2006. Koresponda adreso: Luis Serrano Prez, 
Apartat 423. ES-08200 Sabadell (Barcelona) 
Hispanio. Rete «luis serrano(Qmixmail.com». 

Aliĝkotizo: 25 € (senpage por junuloj ĝis 25) 

Kompleta pensiono: 30 € en dulita ĉambro po 
persono kaj tago (40 en unulita). 

33a Kataluna Kongreso, Amposta (Montsia), 
8an, 9an kaj 10an de decembro 2006. Rilate al la 
muziko: la okcitana kantisto Joan-Marc Leclercq 
(JoMo) kun sia repertuaro en 22 lingvoj, kaj la grupo 
Kaj Tiel Plu kiu proponos al vi kvalitan koncerton 
surbaze de tradiciaj kaj mezepokaj kantoj kaj dancoj. 

Adreso: Apartat 1008, 08200 Sabadell. Vi povas 
aliĝi rete «www.esperanto.cab- 





Respondo al la krucenigmo por pigruloj en la 
antaŭa numero 






































Ĵus aperis: 


Diccionari Catali-Esperanto. Ĝin eldonis 
Barcelona Esperanto-Centro kaj ĝin verkis Luis 
Serrano kaj Santiago Torne. Formato 20 x 14 cm., 
271 paĝoj. Gis nun la plej kompleta kaj preciza 
vortaro kataluna-esperanta; ĝi enhavas pli ol 20.000 
vortojn. Esenca verko por getradukistoj. Prezo 16 € 
inkluzivas la sendokoston. 

Mendon: Barcelona Esperanto-Centro, Bassegoda 
40, 39, la, ES-08028 Barcelona. 

(Recenzo far Sire aperos en la venonta LKK) 


Kun Diablo en la korpo, Raymond Radiguet, 
Prozo tradukita de Michel Duc Goninaz, Mondial, 
2006. Ĉefverko de amromano, modelo de klasika 
stilo kaj grava mejloŝtono survoje al renovigo de la 
romana ĝenro franclingva. Prezo: 12.90 EUR. 

(recenzo de ĴLP aperis en La Sago. Tamen eksciu, 
ke jen leginda libro, ĉe valora eldonejo!) 


La vintra fabelo, de Ŝekspiro, en traduko de 
Humphrey Tonkin. Eldonis UEA, 2006, 154 paĝoj, 
prezo 14,10€. 

Mi ne siatempe parolis pri La vivo de Henriko 
Kvina, de la samaj aŭtoro kaj tradukisto. Tion mi 
provos fari en la venonta numero. JI 





17 











zis 


k 


HL 


GAME. Ami A 
Zoopo 








La ĉi-supra bildo estas la kovrilo de la ĉina 
eldono de la romano de Manuel de Seabra "La 
armeoj de Paluzie". Zhi Bing, laŭlitere tradukita, 
signifas simple "Paperaj soldatoj". La libro estas 
tre bele eldonita, kun multnombraj notoj kaj 49 
paĝoj da ilustraĵoj pri la epoko en kiu okazas la 
romano (la unuaj jaroj de la dudeka jarcento). La 
libro aperis en 2003, ĉe eldonejo Tuanje, en 
Shashi. Ĝin tradukis samideano Deng Lu. 





La Malemuloj al la Universala Kongreso 


La traduko de la ĉefverko de Giovanni Verga, "La 
Malemuloj" (I Malavoglia), estas jam presata ĉe 
Edistudio; tradukis kaj prinotis Giancarlo Rinaldo, 
Anselmo Ruffatti, Paola Tosato; kunreviziis Filippo 
Franceschi kaj Carlo Minnaja. Prezo: 18 eŭroj. 

La libro estis prezentita dum la UK en Florenco krom 
dum la "aŭtoraj duonhoroj" ankaŭ ene de programo 
dediĉita al la agadoj en ltalio sub la titolo "Italoj 
literaturas". De Verga aperis ĝis nun, antaŭ pli ol 
duonjarcento, nur la novelo "Kamparana Kavalireco". 
La romano nun aperanta konsiste pliigas la internacian 
videblecon de la granda sicilia verkisto. 





= Stilekzercoj 
Raymond Queneau 
trad. Istvin Ertl 


Nova eldono 
formato A5 


40 paĝoj 
Eo 











La KancerKliniko-bis 


La Ondo de Esperanto denove invitas ĉiujn dezirantojn 
partopreni en la tradicia literatura konkurso Liro. Liro-2006 
havas kvin branĉojn. 

1. Originala prozo. 

2. Originala poezio. 

3. Traduka poezio: Porinfanaj poemoj de Agnija Barto, okaze 
de ŝia 100-jara jubileo. 

4. Traduka prozo (el la rusa lingvo): "Medvedj na 
vojevodstve” de Miĥail Saltykov-Ŝĉedrin. 

5. Traduka prozo (el la angla lingvo): "A diagnosis of death" 
de Ambrose Bierce. 

En la branĉoj 1-3 oni rajtas partopreni per ne pli ol tri verkoj. 
Sendu kvar tajpitajn, komputile kompostitajn aŭ klare 
skribitajn ekzemplerojn de la konkursaĵo al la sekretario de 
Liro, Halina Gorecka (RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, 
Ruslando). La konkursaĵoj devos atingi la organizantojn antaŭ 
15 okt 2006. 

Subskribu vian konkursaĵon per pseŭdonimo kaj aldonu slipon 
kun indiko de la pseŭdonimo, aŭtenta nomo kaj poŝta adreso. 
Oni povas sendi la tekstojn kaj slipojn ankaŭ rete, en apartaj 
mesaĝoj, al la adreso Ssezonoj(Qyahoo.com~. Oni ne rajtas 
sendi verkojn, kiuj estis publikigitaj aŭ premiitaj en aliaj 
konkursoj. 

La originalajn tekstojn de la tradukendaj verkoj petu ĉe la 
sekretario kontraŭ afrankita koverto (por Ruslando) aŭ 
internacia respondkupono. La elektronikaj tekstoj estas 
elŝuteblaj ĉeshttp://www.esperanto.org/Ondo/Ind-liro.htm7 
La laŭreatoj ricevos diplomojn kaj libropremiojn. La rezulto 
estos anoncita je la Zamenhofa Tago 2006. La organizanto ĝis 
1 jan 2009 havos la ekskluzivan rajton de la unua publikigo de 
la ricevitaj konkursaĵoj en La Ondo de Esperanto kaj 
elektronike. La kopirajto restas ĉe la aŭtoro, kiu konsentas 
cedi ĝin senpage al la organizanto en okazo de libroforma 
eldono. 


Moŝta redaktoro, (dank', dank'!) 

estas mia sento ke LKK estas la sola E-lingva 
periodaĵo, kiu kuraĝus aperigi la ĉi-suban pastiĉon. 
Se tamen ĝi ne aperos, mi povas kompreni: en nia 
nana mondo ni nek fikas, nek kacas, nek piĉas, sed 
ja fekas, kakas kaj pisas (sur nin mem). 

Ĉar kaj mi kaj la ino al kiu la "poemo" estas 
dediĉita estas konataj figuroj inter esperantistoj, ni 
preferas konservi nian anonimecon. 

Kun bondeziroj, 


X (tie estas nomo, kiun mi ne konas, sed ĉar mi ne scias 
ĉu tiu nomo estas pseŭdonimo...) 


Ho, mia kac'! 
al g.h. 
Ho, mia kac', fariĝu pli impeta, 
El pantalon' eliru kun minac', 
Ĉar vin atendas piĉo fikopreta, 
Ho, mia kac'! 


Ho, mia kac'! Post longa sinpreparo 
Aliru nun al la humida spac' 

Kaj estu preta por l'ekstaza faro, 
Ho mia kac'! 


| 
| 











18 




















Homoj vivas nun nesolaj. luj havas amik(in)ojn, aliaj 
kunul(in)ojn, ceteraj konkub(in)o(j)jn ktp. luj el tiuj 
rilatoj estas farataj leĝe kaj jen homoj fariĝas geedzoj : 
unu viro kaj unu virino leĝe estas ligitaj. Nun kiom da 
edzoj havu virino kaj kiom da edzinoj havu viro ? La 
respondo al tiu ĉi demando dependas de la loko, kie oni 
estas. Kio estas preskaŭ komuna al ĉiuj lokoj, tio estas, 
ke virino ne havas samtempe plurajn edzojn; ŝi devas 
divorci kun la unua edzo, antaŭ ol edziniĝi al alia. Ĉe la 
viro la afero estas tute alia : en iuj lokoj viroj rajtas havi 
plurajn edzinojn samtempe, dum en aliaj lokoj nur unu. 
La temo "kiom da edzinoj" koncernas ambaŭ lokojn. 


Kiom estas la diferenco inter la aĝoj de geedzoj ? Ne 
estas fiksa nombro, sed tio varias de nul ĝis pli ol 30 


jaroj. Ofte la viroj estas pliaĝaj ol la virinoj. Kio ofte 


rimarkiĝas, tio estas, ke la geedzoj estas samgeneraciaj. 
Tiel la aĝdiferenco ne transiras 10. Okazas, ke unua 
homo edzece ligiĝas kun dua, kies aĝo estas tiu de 
fil(in)o de la unua au de ties samgeneraciulo. Ĉu tio 
rekomendindas ? Respondas homoj troviĝantaj en tiuj ĉi 
situacioj. 


Virinoj ofte senedzaj aŭ vidvinoj ŝatas havi partneron 
pli ol dek jarojn malpli aĝajn ol ili. Ankaŭ viroj faras 
tiel, sed ne nur senedzinaj aŭ vidvoj, sed ankaŭ edzoj. 
Tiuj viroj kaj virinoj respondas, ke la pli juna korpo 
fortigas ilin. Tio similas al rimarko en gazeto amerika, 
kies nomo estas nun ne memorata : "viro kiu edziĝas kun 
virino pli juna vivas pli longe ol tiu, kiu edziĝas kun 
virino malpli juna". Tio ĉi ne estas leĝo, sed simpla 
observo, kiu vere ne validas ĉe ĉiuj homoj. Do, viroj, 
kiuj nun fianĉiĝas kun virinoj pli aĝaj ol ili, ne forkuru 
de siaj amatinoj. Unu el tiaj viroj reagis :"De homoj pli 
aĝaj ol ni ni lernas multon. Tial ĉi mi preferas edziĝi kun 
virino pli aĝa ol mi, ĉar ŝi respektoplene vivos kun mi; 
plie nunaj junulinoj estas tiom monavidaj, ke neniom da 
respekto estas en ili, kaj nur la monon de la edzo ili 
celas". Tuj venis rebato de virino :"Mia edzo estu 
multajn jarojn pli aĝa ol mi. Ne nur el lia vivsperto mi 
profitos, sed ankaŭ el lia seriozeco. Tiaj viroj ne estas 
flirtemaj, do ne havos kaŝajn sekspartnerojn". Nun, kiu 
pravas ? Homoj pripensu la aferon, kaj ĉiu klopodu trovi 
ion, kio konvenas al li/ŝi. 


Sadjo estas viro nun kvardek-kvin-jara. Lia edzino estas 
kvardek-du-jara. La geedzoj havas tri filojn kaj kvar 


| filinojn. Ĉiu el tiuj gefiloj estas pli ol dudek-du-jara. 


Ankaŭ Sadjo pripensas la suprajn vortojn. Li ofte 


| babiladas kun homoj de malsamaj generacioj. De ili li 


kaptas multon por sia vivado. Ankaŭ tiajn aferojn li 
trovas ĉe samgeneraciuloj. Li pripensas : "Nun, mi vivas 
kun samgeneracia virino. Nia sciaro estas horizontala. 
Miaj rilatoj kun homo de alia generacio unuflanke 


Kiom da edzinoj ? 
Gbeglo Koffi 





vertikaligas mian sciaron. Ĉu tio ĉi ne vertikaliĝas 
ankaŭ en la alia flanko ? Kiom sufiĉa estas mia sciaro 
kun samgeneracia edzino, ne tiom ĝi estas kun aliaj 
homoj de malsamaj generacioj. Mi do bezonas havi 
edzinojn de la aliaj flankoj. Mia nuna edzino estas 42- 
jara. Nun mi havu duan kun maksimume 20 jaroj. Kiam 
mi estos 52-jara mi havos trian kun ĉirkaŭ 65 jaroj. Tiel 
mi lernos de tri generacioj. Certe mi faros malpli da 
eraroj, kaj akiros pli da saĝo. Pliaj aferoj koncernas la 
zorgadon de niaj gefiloj pri ni. Nun preskaŭ ĉiuj ne plu 
vivas kun ni en la domo, kaj jen ni mem, la gepatroj 
devas zorgi pri ni. Ofte mia edzino vizitas gefilojn niajn, 
ĉe kiuj ŝi restas plurajn semajnojn. lon tian mi neniam 
faras. Mi eĉ aŭdis gefilojn deklari, ke kiam maljuniĝos la 
patrino, ili restigos ŝin ĉe si. lon tian ili neniam diras al 
mi. Tamen ili asertas, ke ili disponigos al mi monon por 
manĝoj kaj ceteraĵoj. Kiam mi estos maljuna, kiu 
prizorgos min? Certe tiam mi bezonos homojn, kiuj vere 
amos min, kaj ege kompatos min. Tiuj amo kaj kompato 
troviĝas ne en ĉiuj homoj, sed nur en gefiloj miaj. Ĉar 
miaj unuaj estos for de mi, necesos, ke mi havos pliajn 
gefilojn. Tial ĉi necesas, ke mi havu duan edzinon pli 
junan. De ŝi mi havu gefilojn, kiuj restos kun mi dum 
miaj maljunecaj tagoj.". Ĉu pravas Sadjo ? 


Loĝantoj de landoj kun nur monogamio permesata tuj 
rifuzos la opiniojn de Sadjo. Ĉar viroj tieaj havas kaŝe 
amatinojn, ili do provu la proponon de Sadjo : unu 
amatinon sube, kaj alian supre. Dume, en landoj kun 
poligamio permesata, ne estas problemo. Dum unu estas 
kun la edzino samgeneracia, oni havu unu sube kaj alian 
supre. Havo de pliaj gefiloj dum la maljunecaj tagoj 
fariĝas necesa. "Strange" ni ne anatemu Sadjon. Ni estas 
ĉirkaŭataj de relativaĵoj, kaj tial ĉi ĉiam eksperimentas 
ĝis la fino de nia vivo. 


La respondon al la demando "kiom da edzinoj" tiel donis 
Sadjo. Ties regulo estas nun klara al ĉiu :"Viro devas 
havi tri edzinojn en landoj kie poligamio ne estas mal- 
permesata. La unua estas samgeneracia, kaj ŝin li havu 
en sia juneco. Kiam la viro havas pli ol kvardek jarojn, li 
havas duan edzinon, kies aĝo estas ĉirkaŭ 20 jaroj. Tiu ĉi 
juna edzino naskas gefilojn, maksimume du. La viro 
vivu iom longe kun ambaŭ edzinoj, kaj kiam li estas pli 
ol 50-jara li havas trian edzinon kies aĝo ĉirkaŭas ses- 
dekon. Tiu ĉi edzino jam trafita de menopaŭzo ne nasku 
gefilojn. Tiu ĉi edzo nun kun aĝo de minimume 60 
jaroj vivas kun tri edzinoj : la samgeneracia, la pli juna, 
kaj la pli maljuna. La tri edzinoj ne vivas en la sama 
domo. La edzo vivas kun la unua edzino, dum li de 
tempo al tempo restu kun la aliaj. Kun la paso de la 
tempo, la plej juna edzino kun siaj gefiloj (maksimume | 
du) prizorgas la edzon tiam maljunan, dum la aliaj 
edzinoj maljunaj prizorgas iliaj respektivaj gefiloj" 





19 

















Mi nun skribas nur du tagojn post la finalo de la Monda 
Ĉampioneco de Futbalo en Germanio de 2006, la 17-a 
en la historio. Ankoraŭ ne tute klaras, kial Zinedine 
Zidane, la kapitano de la teamo de Francio, forte 
kapbatis, ne dum la ludado sed sur la ludejo, kiam la 
ludo momente haltis, la bruston de la itala defendanto 
Materazzi nur ĉ. 10 minutojn antaŭ la fino de la aldona 
periodo de 30 minutoj, kiam la duma rezulto ankoraŭ 
estis egala, 1-1, kaj same proksime al la fino de sia 
gloroplena internacia kariero, despli malfacile eksplik- 
eble ĉar li estus ankoraŭ povinta kontribui al eventuala 
francia venko, kiu estus doninta al Francio la ĉampion- 
econ la duan fojon en la historio de tiu plej grava, plej 
prestiĝa turniro de futbalo en la mondo, kiu okazas nur 
unu fojon en kvar jaroj. Televide la tuta mondo (escepte 
de tiuj, kiuj ne havis okazon spekti, kaj de la sorĉ- 
kadavroj [pardonu min, ke mi permesas min iomete 
ŝerci], kiuj ne havas intereson al futbalo) vidis nur la 
videblan parton de tiu sceno. Bedaŭrinde nur ambaŭ 
rektaj roluloj en tiu incidento rekte perceptis la sonan 
parton. Sed la tuta mondo (same difinite kiel supre) 
havas neniun dubon, ke Materazzi elbuŝigis ion, kiu tiel 
kolerigis la heroon en sia lasta plej grava batalo, ke li 
elektis forĵeti gloran finon de sia glora kariero por venĝiĝi 
pro netolerebla insulto, kies celo, plej probable, se pensi 
logike, estis ĝuste provoki tian reagon. 

Multaj, inklude la arbitraciantaro, kompreneble, aŭto- 
mate juĝis, ke Zidane estis punenda. Li estis forigita de 
la matĉo sen eblo defendi sin, ekspliki "kial". Tio jam de- 
longe fariĝis "la leĝo" en futbalo. Oni senescepte kulp- 
igas tiujn, kiuj reagas per eĉ iomete da fizika forto, dum 
la provokantoj enkape gratulas sin, ke ili atingis sian 
celon. 

Unu el la ĉefaj devizoj de FIFA (Federacio Internacia 
de Futbalo Asocia) estas "Lojala Ludo" (aŭ "Honesta 
Ludo" se vi, la leganto, persone malŝatas, kiel multaj 
nefrancaparolantaj esperantistoj, francadevenajn esper- 
antajn vortojn kaj preferas kisi la postaĵon de la angla) 
(angle: "Fair Play"). Pro la principo reprezentita de tiu 
devizo, al Zidane estis donita ruĝan karton. 

Sed samtempe kaj FIFA kaj UEFA (Unio de Eŭropaj 
Futbalaj Asocioj) kaj aliaj regionaj kaj landaj asocioj de 


futbalo grandskale batalas kontraŭ rasismo en sia sporto. 


La devizo por tio estas "Ni diru "Ne!" al Rasismo" (angle: 
"No to Racism"). Jam delonge, aŭdataj rasismaj vortoj, 
ĉu elbuŝataj de rektaj partoprenantoj aŭ de spektantoj, 
estas severe punataj ĉe ĉiuj niveloj kiel parto de multaj 
klopodoj purigi la sporton futbalon je tiu hontenda 
makulo. Sporto fariĝis avangardo en la pli ampleksaj 
klopodoj batali kontraŭ rasismo en ĉiuj facetoj de socio. 
Kaj multaj taksas, ke la situacio fariĝas iom post iom pli 
bona kvankam estos necese pacience kaj firme longe 
daŭrigi tiajn klopodojn por havi esperon vere elradikigi 
tiun hontendaĵon, precipe en iuj landoj, kiuj ankoraŭ ne 
multe progresis en la direkto de rasaj pluralismo kaj 
egaleco, ĉefe pro malesto de multaj homoj de aliaj rasoj 
ol tiu de la vasta plimulto de la loĝantaro. 

Nu, ŝajnas al mi, kaj probable al multaj aliaj, ke ofte 
ekzistas ne malmulte da maljusteco kaj kontraŭdireco en 


apliko de la principoj de tiuj du supremenciitaj devizoj. luj 
persiste uzas esprimojn de rasismo, parte por kontentigi 
sian neandertalan psikon sed ankaŭ parte cele al koler- 
igo ĝis provoko de ago punendan laŭ la principo "Lojala 
Ludo". Tiaj esprimoj ne ĉiam konsistas el vortoj. 
Spektantoj foje eĉ ĵetas bananoŝelojn sur la ludgazonon 
kaj faras sonojn, imitantajn tiuj de goriloj kaj simioj kaj 
iliaj aliaj parencoj. 

Apliko de tiuj du principoj devus esti pli unueca. Oni 
devus eĉ pli severe puni la provokanton ol la viktimon, 
kiu momente perdis regon de siaj emocioj pro netoler- 
ebla insulto. Nur tiam povos esti justeco en sporto. La 
uzo de fizika forto kontraŭ la provokinto preskaŭ neniam 
estas tiel severa, ke la provokinto vere vundiĝas. Tiuj 
aĉuloj teatre falas sur la grundon kaj ŝajnigas agonion. 
Oni jam komencis puni atakantojn, kiuj intence falas en 
la "punaero" eĉ se defendantoj nur "forte spiras sur ilin". 
Oni rekonas, ke teatraĵoj en futbalo estas punendaj ĉar 
ili kontraŭas la principon "Lojala Ludo". 

En la incidento de la ruĝa karto por Zidane, Materazzi 
jam iomete publike eksplikis, kia konversacio estis inter 
ili, almenaŭ unue. Li jam publike rekonis, ke post kiam 
Zidane sprite diris al li post multe da tirado de sia ĉemizo 
fare de li dum plenaj sekundoj, "Se vi tiel volas havi mian 
ĉemizon, atendu ĝis la fino de la matĉo. Mi volonte 
donos al vi!" Nu, tio ne estas provoko! Tio estas sprito, 
kio akcepteblas, eĉ devus esti bonvena, en civilizita 
socio, ankaŭ sur sporttereno. Materazzi jam publike 
agnoskis, ke li, koleriĝinta pro tiu sprito kaj pro "la 
aroganta sinteno de Zidane", diris ion insulta, sed li ne 
volis konfesi, kion li diris, kaj provis pravigi sin, dirante, 
ke estis io, kion oni ĉiutage aŭdas kaj kio tute ne gravas, 
kvazaŭ ĝi ne estus tiel insulta, ke Zidane rajtus tiel 
ekstreme reagi. Strangas, ke li ne konfesis, ekzakte kion 
li diris, por ke la mondo povu mem juĝi pri tio. 

Mi ne kulpigas la arbitraciantojn. Ili ne povis fari alie. 
Zidane devis esti punita tuj. Sed se tio estos la fino de la 
historieto, justeco ploros. Post tiaj incidentoj oni devas 
detale esplori la tutan veron de la ĉeno de kaŭzo kaj 
efiko. Laŭ mi la kaŭzo devus esti eĉ pli severe punita ol 
la efiko. Nur tiel ni povos havi esperon elradikigi mal- 
ĝentlemanan, por ne uzi pli fortan esprimon, konduton 
en futbalo, kies plej ekstrema formo estas rasismaj 
provokoj. 

Samtempe estus bona ideo pli severe puni ĉiujn uzojn 

de la mano kontraŭ la kontraŭuloj. La manoj, escepte tiuj 
de la goluloj, ne havu rolon en futbalo. Donu ruĝan 
karton pro eĉ iometa tiro de vestaĵoj. Donu ruĝan karton 
kiam ludanto ŝovas sian manon en la vizaĝon, eĉ en la 
okulojn, de la kunluktanto. Maljusta uzo de kubuto jam 
estas severe punata kiam konstatata. Sed troega mis- 
uzo de mano plu regnas, bedaŭrinde. 
Espereble pro la multego de atento, kiun ĉi tiu incidento 
tiris al si, finfine oni komencos serioze provi forigi tiajn 
malkulojn de unu el la plej belaj sportoj sur la terglobo, 
kiu entuziasmegigas la plej grandan kvanton da homoj 
inter ĉiuj sportoj, precipe unu fojon ciujn kvar jarojn... 


Noto: La aŭtoro de la artikolo estas membro de Monda 
Esperanta Ligo por Sporto 


(7 


liar 10 








20 














Bohdan-Ihor Antoniĉ 


(1909-1937) 


elukrainigis Gennadij Turkov 





Kverko-profeto 


Neĝ' bluas sub la suna ardo, 
neĝ' verdas sub la lum' de l' lun'. 
Ĉi kverko 'stas aŭgura arbo 
kun kurba lirsimila trunk'. 


Neĝ' cindras dum vesper' grizmoma, 
matene — flamas neĝa bunt': 
torentas en neĝregnon oran 
sangfluoj el ĉiela vund'. 


Nur kverko, flaŭrdelfen', naĝiras 
tra blanka mar' kaj dum la driv' 
per liro mortotukon ŝiras, 
profeto de la viva viv'! 


Vilaĝo 


Bovinoj preĝas al la suno 
flam-papavece leviĝanta. 
Minciĝas poplo en la lumo, 
kvazaŭ fariĝus bird' la planto. 


La lun' dis Ĉaro" disjungitas 
sur la ĉiel' kanabkolora. 
Al for laŭ krest' arbara glitas 
striet' de fumo pale ora. 


De mont' acerfolioj flugas. 
Luli. Ŝpinad'. Kokkrio laŭta. 
En valon nova tago fluas 
kiel en tason freŝa lakto. 


” Tiel ukrainoj nomas la Grandan Ursinon. 


Ars poetica, ll, 3 


Senkanta tag' 
por mi 'stas plag', 
kiel obskur' 

por la okul'. 


Senkanta tag' 
por mi 'stas plag', 
kvazaŭ tumul', 

ĉi mortangul'. 


Senkanta tag' 
por mi 'stas plag': 
miraĝ'-insul' 

en trompnebul'. 


Ĉiela don' 
estas la kon', 
ke ĉiu tag' — 
da kantoj stak'! 


SPES (Espero) 


Kiam ĉirkaŭe nokt' obskuras, 
muelŝtonece l' viv' torturas, 
kaj en la kor' — sufero, 
alvenas vi, 
espero. 


Sortorideton vi donacas 
kaj poiome nin kuracas, 
heliĝas atmosfero. — 
Lumu al ni, 
espero. 


Kiam la frunton kovras spleno, 
l' animo plenas je veneno — 
kun freŝo kaj tenero 
flugu al ni, 
espero. 


Kiam pri l' vojo mankas fido, 
la sun' perdiĝas el la vido, 
kaj en la kor' — despero, 
alvenas vi, 
espero, 
Dia ido! 


Naiveco 


Ĉu iu priatentas, 

ke versojn mi komponas? 
Ĉu ili mavas, bonas — 
por ili indiferentas. 


Ĉu iu iom miras, 

ke rimojn mi eltrovas? 
Mi diri nuron povas: 
Di-faroj min inspiras! 


Por veni en feliĉon — 
enkoran harmonion, 
ĉielon kaj raviĝon 

mi volas, pli — nenion! 


Ĉu bonas tag', ĉu mavas — 
kvietas, mildas pensoj. 

Al io gloron havas 

naivaj miaj versoj. 








Momentum cum Deo 
(Momento kun Dio) 


O kiel al ni malfacilas 
ĉi-vive trovadi momentojn, 
en kiuj forgesi l' rutinon 
kaj alten flugigi la sentojn. 


Ĉar logas, ĉar tiras, ĉar tentas, 
ĉar tenas eterna kaptil' — 

la mond', kiu ĉarmojn prezentas 
kaj vokas al trompa azil. 


Ĉi mond' multkolora, torenta, 
kun ofte ŝanĝata vitrin' 
ekfaras eĉ min malprudenta, 
aroge venante ĉe min. 


O kiel al ni malfacilas 
forgesi, forĵeti l' rutinon, 
solece, almenaŭ kurttempe, 
demandi kaj aŭdi nur Dion. 


[Nt 


Fadintas jam akord', 
nur — l' eĥo efemera... 
Fino de ĉio — mort', 
malklara kaj mistera. 


Kaj trist-, kaj ĝojkulmin' 
nun iĝas iluzio. 

Do, kiel fluton, min 

en ujon metas Dio. 


Jam finis kanti ĥor', 
kaj ne plu vibras kordoj 
Finkantos tion kor', 
kion ne diris vortoj. 


Ke kantu kor' — ŝanĝiĝ' 
de ĝi estu ĉiame! 
Necesas por feliĉ' 

la harmonio. Amen. 





21 














La insulo Zizo 
Jurij VYNNYĈUK 





Apud Arkanumio sur la insulo Zizo vivas pepantaj hundoj. Tiuj ĉi raraj bestoj sidas sur branĉoj kaj kantas kiel 
birdoj. Ili ankaŭ metas ovojn, sed neniam nestas; ili lasas ovojn forfali de-sub la lanecaj vostoj kaj frapi teren ie ajn. Ĉar la 
ovoj trafas en fekaĵon, per kiu la hundoj malpurigis ĉion ĉirkaŭe, ili ne disbatiĝas kaj paceme elvarmiĝas en ekskrementoj. 
Fine, la ovoj diferencas de ĉiuj aliaj per vila ovŝelo. Tenante la ovon ĉe orelo oni povas ekaŭdi, kiel iu kadavraĵaĉo ĝemas 
kaj svarmas. 

La tuta insulo estas, nome, fekaĵamaso, kiu merdigis pratempan fekaĵon kaj sekve aperis laŭsence la merda insulo 
kun merda vidaĵo de l” merda koloro. Interese, ke la ĉielo super la insulo havas tipan merdetan koloron. Kaj la arboj, sur 
kiuj sidas la hundoj, estas, fakte, altaj merdamasoj, el kiuj la naturo-patrino kreis verajn majstroverkojn. = 

Dum miljaroj eĉ en tiu absurda produkto kiel merdo, vivo povas embriiĝi. Tio jam estas pruvita. Sed sur la insulo 
Zizo ni vidas efektivan apoteozon de la Merda Renesanco. Ĉio, absolute ĉio, havas tie ĉi merdan koloron kun ĉiuj ĝiaj 
nuancoj. 

Ĝis nelonge nia gazetaro evitis fekaĵajn eldirojn, kaj la koloroj de la insulo Zizo estis prezentataj kiel mielaj. 
Kvankam, ankaŭ mielo ja estas la sama ekskremento, nur abela. 

Kiam mi, postsekvante du belajn arkanuminojn, venis al la insulo, mi estis impresita, ke merdo posedas tiun 
odoraron. Mi flaris florojn, arbobranĉojn, merdajn papilietojn — kaj ĉio ĉi havis propran, ne kompareblan kun iu alia, 
aromon. Unuafoje mi sentis la merdon en ĝia origineco, sen aldono de aliaj odoroj. En tio ĉi estis io festena kaj solena. Mi 
ekkonis esencon de l'merdo, ĝian naturon kaj grandan estontecon, kiu estis kaŝita en ĝia profundeco. 

Ni promenis tra la insulo kaj ĝuis miraklajn vidaĵojn. La arkanuminoj proponis demeti ŝuojn kaj mi kun plezuro 
sekvis ilian ekzemplon. Nenie sur la tero, krom la insulo Zizo, la homo povas farti sin tiel libere kaj senkateniĝinte, ĉar 
nur tie ĉi ne ekzistas danĝero ŝtupi en fekaĵon — ja la tuta ĉirkaŭaĵo estas merdo. Nur tie ĉi la perspektivo esti 
ĉirkaŭfekigita vin timigas ne pli, ol ĉe ni — trovi vin sub suna pluveto. 

La arkanuminoj estis kunlaborantoj de akademia institucio kaj pacience klarigis al mi ĉion. 

— Ni nun laboras je grava eltrovo, kiun oni nomas “malfekigado”, — rakontis ili. — Do, transformado de produktoj 
en merdon estas konata al ĉiuj. Sed kiel atingi la kontraŭan rezulton — tion scias neniu. Profesoro Gropo proponis per la 
speciala ilo pumpi la fekaĵon tien, de kie ĝi eliĝis. Laŭ lia kalkulo, post kelkaj horoj el buŝo devas aperi nutraĵo. Profesoro 
Postaĵul pruvis, ke ĉi metodo havas unu mankon — ĉiuj nutraĵoj elbuŝiĝos ne kiel apartaj produktoj, sed per densa maĉigita 
maso, kio kompreneble, tre malpliigas la efekton de malfekigado. Nun ĉi tion oni nomas kiel teorio de Postaĵul-Gropo. 
Aŭ inverse. 

— Kaj nun, ĉu esplorado restis sur la sama nivelo? 

— Kontraŭe. Ĉe ni jam funkcias potencaj merd-centraloj, kie specialaj maŝinoj merdon transformigas en nutraĵon, 
Dume ni elportas la produktaĵon en evoluantajn landojn. Aparte, en vian. 

— Kial tiel? 

— Vidu, ĉi nutraĵoj ne koincidas kun niaj postuloj. Aparte, oni dume ne povas forigi ilian ioman merd-aromon. Ĉu 
vi efektive neniam gustumis ilin? Ni ja sendis ilin kiel ĥuman-helpo. 

— Malfeliĉe, neniam. Oni distribuas human-helpon inter malriĉa loĝantaro, al kiu mi ne apartenas. 

— Por malriĉuloj ni ne avaras eĉ merdon. Verdire, ni uzas ekskrementojn ankaŭ en arkitekturo. Bruligante ĝin oni 
produktas bonegajn brikojn kaj tegolojn. Oni faras ankaŭ potojn, tasojn kaj telerojn. Merdo, miksita kun gruzo, ideale 
anstataŭigas asfalton. Niajn elektro-centralojn funkciigas nur merdo. Antaŭ nelonge profesoro Furziĉ elfekigis la pacan 
atomon. luj lertuloj el fekaĵo distiligas brandon. Unuvorte, en ĉiuj sferoj de nia vivo okazis vera merda revolucio. Ne vane 
ankoraŭ Plinio diris: “In cacatus veritas!”, tio estas “En merdo estas la vero!” 

Kvazaŭ pravigante miajn vortojn ambaŭ arkanuminoj kaŭris kaj metis du beletajn amasetojn. La unua aspektis 
kial Pentagono, la alia similis al la Babelturo. Eble aliloke tiu vidaĵo kolerigus min, sed tie ĉi mi akceptis ĉion gaje kaj 
kun admiro. Mi eĉ diru, ke ankaŭ mi ekdeziris same marki mian restadon sur la insulo per simila memoraĵo, sed mi ne 
kuraĝis konkursi kun ilia arkitektura majstreco. 

Por pli detale esplori la insulon, mi petis la arkanuminojn lasi min sole kun merdo por unu semajno. 

Tre rapide mi komprenis, kiam ĉio estas merdo, tiam merdo, fakte, forestas. Kaj se la merdo forestas — tio signifas 
pri la plej perfekta teritorio sur la planedo. Ne vane la arkanuminoj diris, ke la merda insulo estas maso, jam kreita por 
logika pensado, kun kiu en proksima estonteco oni ebligos kontaktojn. 














l 

Ĉio okazis antaŭ miaj okuloj. Dum la unua tago, lunde, la merdo ekbobelis, de ĉiu krevinta bobelo eliĝis supren- 
iranta merda nubeto. La pepantaj hundoj maltrankvile saltis tra branĉoj kaj ternis, kiam la nubetoj proksimiĝis al la nazoj. 
De tempo al tempo ili piedmontris al mi kaj severe brilis per la okuloj. Al ili, eble, ŝajnis, ke mi kulpas pri tiu okazaĵo. 

Dum la dua tago, marde, la tuta insulo bolegis, kiel patego kun kaĉo. Fiodoris tiel, kvazaŭ mil arkanumiaj 
akademianoj furzis samtempe. Eĉ la hundoj ŝtopigis la nazojn per la piedoj kaj la vostoj kaj jam penis feki pli malofte. 

Mi ja trovis nenion pli saĝan, ol fekplenigi la pantalonojn, kaj nun mi simple ĝuegis karan al mia koro odoron. 
Oni rajtas diri ion ajn, sed nia nacia merdo ne nur ne malgajnas al la plej bonaj okcidentaj ekzempleroj, sed en apartaj 
kazoj ĝi eĉ superas ilin kiel per la neripetebla aromo, kiu nepre, kvazaŭ legenda Jevŝan'-herbo memorigas vin pri la 
forlasita hejmo, tiel ankaŭ per sia delikata kaŝtana koloro, kiu reeĥas al vi en konata kanto “Denove kaŝtanoj floras“. 

Nur tiam mi komprenis, kiomgrade ni subtaksas nian ukrainan fekaĵon, neniam samnivele respektas ĝin kun tiuj 
sendubaj atingoj de nia kulturo, kiel barĉo, varenikoj, pork-lardo, kolbaso kaj kiŝko“. Mi jam ne tuŝas spiritajn akiraĵojn, 
ĉar merdo ja estas materia kulturo, malgraŭ ĝi iomgrade apartenas al la spirita kulturo, disvastigante ĉirkaŭ si originan 
spiriton aŭ, se vi volas, aŭron. Ni taksas nian merdon kiel io duagrada kaj sensenca, vidis en ĝi nur produkton de fizika 
deflankigado; aperis eĉ tiuj filozofaĉoj, kiuj plendas, ke ni produktas tro da merdo kaj ke baldaŭ nia floranta lando 
transformiĝos en senliman fekaĵon. Iuj eĉ proponis ŝanĝi la nomon de l' planedo Tero en planedon Merdo. 

Intertempe, niaj bravaj elmigrintoj ankoraŭ antaŭ cent jaroj elportis ekzemplerojn de l” ukraina merdo ekster- 
landen kaj tiamaniere signife pliriĉigis fremdan kulturon. La pliriĉigado daŭras ĝis nun. Tamen mi konsideras, ke tio estas 
nenio alia, ol forŝtelado de l” naciaj trezoroj. Forportadon de merdo oni devas ĉesigi same, kiel forportado de oro aŭ 
artaĵoj. Venos tempo kaj kiel nun ni postulas repatriigon de trezoro de hetmano Polubotok“, same ni postulos redonon de 
niaj naciaj sanktaĵoj. Mi jam vidas la tagon, kiam de diversaj mond-anguloj flugos al ni aeroplanoj kaj anstataŭ almozula 
human-helpo ili veturigos niajn merdajn akiraĵojn. Oni volas ekkrii: “Ukraina merdo de la tuta mondo, unuiĝu!” 

Bedaŭrinde, plejmulto de nia senkonscia loĝantaro ne komprenas, kiun signifon por nia spirita renaskiĝo havus 
kreado de Panteono de l' nacia merdo. Ĝenerale, oni devus en ĉiu urbo fondi muzeon de l” fekaĵo, kie oni povus demon- 
stri erojn, produktitajn fare de famuloj de nia epoko. Tiucele oni devus aranĝi kolektadon de popolaj kontribuoj. Sufiĉas 
nur alvoki, kaj al la Centro de Merdologio venos ujoj, mezurglasoj, boteletoj, kestetoj kaj pakaĵoj, plenigitaj per valoraĵoj. 

Bedaŭrindege, decidante diversajn terglobajn taskojn de l' nuntempo, nia parlamento ĝis nun ne proksimiĝis al la 
problemdecido pri l” nacia merdo. Pro tio ni ne scipovas forigi la konstantan regreson en tiu kampo kompare kun aliaj 
altevoluintaj landoj. 

Sed ni revenu al la eventoj de tiu tago. Posttagmeze mi spertis ankoraŭ unu travivaĵon. Subite mi eksentis en miaj 
pantalonoj iun suspektindan movon. Tie io ekbobelis kaj vigliĝis. Mi jam ekkuris al la maro, sed je la vojmezo mi 
rekonsciiĝis — endas fini la eksperimenton. Embriiĝo de l” nova vivo en miaj propraj pantalonoj estas grava evento kaj oni 
bezonas fake rilati al tio. 

Mi sidis sur la ŝtonego kaj daŭrigis sciencajn observadojn, kvankam mi fartis ne bone, ĉar miaj pantalonoj foje 
estis pufantaj kiel balonoj kaj foje malbloviĝis, alglutante al la kruroj. Estis malseke, sed varme. 

Dum la tria tago el nubetoj, forigitaj de bobeloj, ekelsaltis, kvazaŭ laŭ komando, hometoj. Tiuj personoj, divers- 
seksaj kaj diversaĝaj, estis nude naskitaj de l” merdo, kaj ne estis strange, ke ili amase seksumadis kaj kopulis ie ajn kaj 
kun iu ajn. 

Min ekinteresegis la fakto, ke ne ĉiuj hometoj naskiĝis nudaj, ĉar estis inter ili tiuj, kiuj aperis en nigraj kostumoj, 
nigraj ĉapeloj, kun nigraj tekoj. 

Iu stulta forto kunigis ilin, kaj nun ili staris sur monteto, vigle pritraktante la konduton de siaj nudaj samspeculoj. 
Fine ili ion decidis kaj, dume unu grupeto modlis de merdo masivajn tablojn, aliuloj kaptis kelkajn nudulojn kaj venigis 
ilin al la ĉetabla estraro. 

Interparolo daŭris mallonge, sed ĝia rezulto estis evidenta: la nuduloj kuris malsupren, ŝirmante per la manoj la 
maldecajn partojn de siaj pekaj korpoj. Neofitoj iris en homamason, portante la ideon de la peko. Homparo post homparo 
diskuris diversflanken, serĉante lapon aŭ aliaĵon por kovri la konatajn lokojn. 


a~ WW? "of Vidu ! Nur bufono 


N r ; 
Ho, kia ĉarma A pas stas vi ! 
bufo LO V Ĉ tamen, Me 
S „A. ne hezitu $ 
/ Namuzi min ; 


Ŭ o» 






= 


() 














Sed ne ĉio okazis glate. Kiam plejmulto da la hometoj improvize kreis iujn vestaĵojn, tiam estis klare videbla la 
malplimulto, kiu ne faris tion. Tio, kompreneble, serioze kolerigis la ĉefulojn. 
Ekzekuto daŭris mallonge. Nudpostaĵuloj estis puŝitaj en rezervejon, kie oni ekedukis ilin. 


NI 


Je la kvara tago miaj nutraĵoj elĉerpiĝis kaj mi forlasis mian observejon, penante trovi ion manĝeblan. 

Sur la marbordo kreskis kelkaj kokosopalmoj. Mi prenis nukson, disrompis ĝin kaj verŝis en la buŝon, sed tuj mi 
forkraĉis ĉion. Mi konsentas loĝi en merdo, iradi tra merdo, fine, mi konsentas esti nomita kiel merdo, sed manĝi merdon 
— neniam! 

Sed malsato ne estas onklino, kaj merdo ne estas venena sulfacido. La sekvantan nuksaĵon mi enverŝis per unu 
fojo. Mi glutis tiun donacon de la loka naturo kaj kvazaŭmortis, atendante postsekvojn. Kaj ili ne prokrastiĝis. Ĉio, 
fortrinkita de mi, obee revenis en la saman ŝelon, tenatan per la manoj. Kune kun la hieraŭa tagmanĝo. Mi ekblasfemis 
kaj forĵetis la ŝelon kun valorega trinkaĵo en maron. Sammomente en la akvo mi rimarkis fiŝojn, mallaboreme moviĝantaj 
per la naĝiloj inter muskokovritaj ŝtonoj. Ili aspektis tute malmerde. 

Mi rapide kaptis du dikajn pleŭronektojn kaj subfosis ilin en merdon. Je certa profundeco ĝi estis tiom varmega, 
ke la fiŝoj estis stufitaj bonege. Delikata fekaĵaromo aldonis iun pikantecon. 

Reveninte mi ekvidis, ke reedukita popolparto estis liberigita, sed obstinajn malĉastulojn oni najligis al krucoj. 

— Historio ripetiĝas, — eksopiris mi. 

— Historio ne ŝatas enmiksiĝojn, — diris mi ankoraŭ unu aforismon kaj per ĝi pacigis miajn noblajn impetojn helpi 
al la subpremitoj. 


IV 


Tiel kaj ĉiel pasiginte semajnon sur la insulo Zizo, mi fine perdis iun ajn intereson al renaskiĝo de la merda 
civilizacio, ĉar jam estis vidite, laŭ kiu vojo ĝi moviĝas. Fine per motorboato venis la arkanuminoj kaj forprenis min de l' 
insulo. 

— Adiaŭ, merdo! — ekkriis mi en freŝan matenan aeron 

— Bobel-bobel, — respondis miaj pantalonoj. 

La arkanuminoj ridetante demetis ilin de mi kaj lavis. En miaj pantalonoj embriiĝis nenio interesa. 

1984 


Elukrainigis 
Viktor Pajuk, 2006 





! Jevŝan — speco de stepa absinto. Laŭ legendo, filo de kipĉaka ĥano, militkaptita de kijiva princo Volodimiro Monomaĥo, 
revenis al la patro nur flarinte sekigitan absinton — simbolon de libera nomada vivo en stepo. 

“ La kanto estas neoficiala himno de ukraina ĉefurbo — Kijivo. 

ili Ukraina tradicia kolbasforma bakita manĝaĵo, farita el miksaĵo de poligono kaj porka sango. 

 Pavlo Polubotko (1660-1724) — hetmano de Ukrainio en 1722-1724, pro konflikto kun rusa caro Petro I estis mal- 
liberigita, sed ekpovis sendi de Ukrainio en iun anglan bankon du barelojn da oro, kiun oni devus resendi je la kondiĉo de 
plenrajta sendependeco de Ukrainio. 


Homa Ranismo = 
— a! Kian 


aĉan elspiraĵon 
vi havas, kompatinda 
princiĝoĥito ! 



















Karulin' ! 
Karulineto mia ! 









«2 
fi kaj Armela L. 











24 











Kiu forlasas Dion ne bezonas timi 


Postparolo 


Maarten 't Hart 





Okazas tiel: ĝisfunde ebrietan pro sukera 
suĉbulo sorbigita de brando por preventi vin 
plende plori, iun dimanĉmatenon oni enportas vin 
en preĝejon. Ne ebligante al vi protesti oni 
plenumas al vi la tute nebiblian bebobapton. 
Poste la plej unua kiun vi kapablas balbuti estas 
infanpreĝeto kaj montriĝas ke la plej unua kanto 
— cetere ankaŭ preĝeto — kiun vi povas kanti 
havas jenan tekston 


Mi ekdormas, estas laca, 
okuletojn fermas mi. 

Sinjor' ankaŭ nunan nokton, 
Vi fidele gardu min. 


Mi malbonon ofte faris. 

Ho, Sinjor' domaĝu min, 
kvankam miaj pekoj multas, 
pro Jesu' purigu min. 


Vi ekaŭdas ke Jesuo deziras ke vi "estu 
kandeleto brulanta en la nokto", kaj ke vi en tiu 
kvalito de kandeleto prefere pasigu vian tutan 
vivon "en anguleto". Jam en la etullernejo 
ĉiumatene de la naŭa ĝis la deka oni instruas al 
vi la sanktan historion kaj tiu sama horo ankaŭ 
ses jarojn en la baza lernejo montriĝas la plej 
taŭga tempo por daŭra endoktrinigo per la Vorto. 
Ĉiutage ĉe ĉiu manĝo oni legas ĉapitron el la 
Sankta Skribo kaj ĉiudimanĉe de la infanaĝo vi 
aŭdas du predikojn. Krome la plej grandan parton 
de la dimanĉa posttagmezo vi pasigas en la 
dimanĉa lernejo, kie ankaŭ ĉiusemajne oni 
regalas vin per biblia rakonto. Ĉi-foje kun vera 
flaneltabulo. Ekde via dekdua jaro oni klopodas 
persvadi vin vizitadi la klubon por knaboj Samuel 
ĉiun dimanĉvesperon kaj ekde via deksesa oni 
igas pastorojn kaj presbiterojn agi por ke vi aniĝu 
al la klubo por junuloj Credo. Ĉiu paŝo, ĉiu faro, 
ĉiu elmontro estu sub la signo de kaj kontrol- 
markita de la "Sola Neceso". Kvankam la tuta 
mondo estas punktita per konfuza, kapturniga 
nombro da religioj, konvinkoj, vivkonceptoj, oni 
ĉiun dimanĉon en via preĝejo aŭdigas al vi ke — 
kiel rimarkinde! ~ ĝuste tie, oni predikas la 
ununuran kaj veran kaj kompletan doktrinon de 
beateco. 

Oni streĉas ĉiujn fortojn por puŝi vin al la 
akcepto, prefere kiel eble plej senpripense, de tio 
kion montras al vi viaj pastoroj, bazlernejaj kaj 
dimanĉlernejaj instruistoj, viaj gepatroj. Tuj kiam 
videbliĝas la momento kiam vi ne plu estos 
neplenaĝa, oni forte insistas ĉe vi, ke pere de 


proceduro tute nebiblia, kiun oni respektplene 
nomas la "eldiro de la publika kredkonfeso", vi 
fariĝu praktikanta membro de la Eklezio. Ĉar kiel 
praktikanta membro estas permesate al vi — kia 
rara privilegio! — sidi ĉe la Tablo de Dio (por tie 
eventuale povi manĝi kaj trinki juĝon). 

Tamen, malgraŭ tiu konsterna cerbolavado, 
vi relative baldaŭ malkovras, ke la biblio estas 
abomeninda, malklara, malica libro plena de 
popolmurdo kaj mortigo, kaj ke la venĝema, 
senhumura, rimarkinde facile flamiĝema Dio de la 
biblio ne nur regule per la plej fortaj vortoj 
postulas tiun popolmurdon kaj mortigon de siaj 
favoratoj, sed ankaŭ Mem ne timas mortigi laŭ 
plej kruelega maniero bonvolajn homojn kiel Uza'. 
Krome vi relative baldaŭ rimarkas ke la iom 
ekzaltita, tamen ne vere malsimpatia junulo kiu 
estas rigardata kiel fondinto de la "sole vera 
religio", almenaŭ en la unuaj tri evangelioj nenie 
kolportas la drakonan aserton ke li venis por 
forpreni la pekojn de la homaro per sia morto sur 
la kruco. Kaj jam baldaŭ frapas al vi en la okulojn 
ke li neniam aludas pri tio ke vi estos savita sole 
nur pro via kredo je tio. Kontraŭe plenigas lin la 
atendo de reĝlando kiu venos tiel baldaŭ ke, kiel 
li ripetfoje komunikas, nombro de liaj adeptoj 
ankoraŭ spertos ĝian venon. 

Tamen dum multaj jaroj oni devige volas 
kredigi al vi, ke nur se vi akceptas ĝin kredante, 
lia morto sur la kruco „signifas vian saviĝon. 
Samtempe oni minace timigas vin pri la plej 
ekstera mallumo, kie estos plorado kaj grincado 
de dentoj. Tial estas por vi ege malfacile iom 
venki kaj forskui ĉiujn tiujn absurdajn, falsajn 
ideojn — por sperti ke ili en viaj sonĝoj regule 
revenas ne perdinte sian forton. 

Kaj tiam, pere de libro de Archibald 
Robertson kun la senkulpa titolo The Origins of 
Christianity, vi malkovras ke ekzistas ampleksa 
literaturo pri la origino de Kristanismo kaj pri la 
historie-kritika esploro de la biblio, pri kio vi nek 
en la preĝejo, nek en la baza lernejo, nek en la 
dimanĉa lernejo, kaj certe ne en kunvenoj de ĉiuj 
tiuj kluboj kaj societoj neniam aŭdis ion ajn. Kaj 
kion vi tiam spertas, verŝajne kompareblas kun 
tio kion spertas virino kiu eltrovas ke ŝia edzo 
jam dum multaj jaroj havas amikinon. Vi havas 
senton kvazaŭ oni trompis vin laŭ kruda maniero. 
Ĉio kion oni ĝisfunde volis trudi al vi, montriĝas 
esti bazita sur flusablo. Kaj post legado, dubado, 
studado kaj cerbumado dum multaj jaroj vi fine 
venas al la liberiga konkludo: ĉio estas granda 
sensencaĵo. 





25 














Restas nekredeble ke dum ĉiuj tiuj jaroj de 
via junaĝo, oni rajtas suferigi vin kun tiaj enormaj 
absurdaĵoj tagon post tago. Dum de la unua ĝis 
inkluzive de la lasta silabo ĝi estas kolosa 
mensogo kaj frakasa trompo. Tamen neniu ajn 
malhelpo estas metita kontraŭ tiu venenado de 
via tuta junaĝo. Oni ĝuste ŝajnigas kvazaŭ ĉiu 
moralo, ĉiu civilizo rekte devenas de ĉi tiu 
vivkoncepto. Kaj tio dum ĝuste ĉi tiu plej fanatika 
kaj plej maltolerema el ĉiuj religioj havis teruran 
historion. Precipe ĝia papana varianto dum 
jarcentoj kaj fakte ĝis la nuna tago superis pri la 
subpremado de la virino. Krome tiu papana 
varianto havis kruelegan historion de la plej 
malnobla kaj senkompata persekutado de 
herezuloj, de multjarcentaj forbruligoj de sorĉist- 
inoj kaj de treege krimaj krucmilitiroj. Plue sankt- 
igita de la Vorto, en kiu Dio mem rekomendas 
sklavecon, oni libere kaj ĝue okupiĝis pri la 
sklavokomerco. Sed sendube la plej granda 
malbono el ĉio estis ke la Eklezio ekde la 
komenco de sia ekzisto predikis virulentan 
antisemitismon. Kaj tio, interalie per la helpo de 
unu el la plej abomenindaj antisemitoj kiun iam 
konis la mondo, Marteno Lutero, fine rezultigis la 
plej grandan tragedion kiu okazis sur ĉi tiu 
mondo. 

Malgraŭ tio papoj, kardinaloj, episkopoj, 
pastroj, pastoroj, evangeliistoj kaj kiel ajn ĉiuj tiuj 
trompistoj plu nomiĝas sub la nomo "ĝoja 
mesaĝo", kaj kun senhonta preteratento de la 
rezultoj de historie-kritika esploro de la biblio kaj 
de ĉio kio estas malkaŝita pri la origino de 
kristanismo, ankoraŭ ĉiam emfaze proklamadas 
tiun barbaran malsaĝaĵon. Vi povas protesti 
kontraŭ tio, sed fakte kiel individuo vi estas 
senpova. lli envolvas la malnovegajn falsajn 
ideojn en novan veston, ili asertas ke la teologion 
de honto kaj kulpo oni anstataŭigis per teologio 


de kuraĝo kaj liberigo. Estas vere ke ili anstataŭ- 
igas la malmildan, sed klaran lingvon de 
kalvinistoj kaj katolikoj per malprecizaj, sen- 
sangaj babilaĵoj pri "Dio, kiu estas nerespondita 
demando". lli moŝtfavore proklamas ke vi kom- 
prenu la bibliajn rakontojn ne laŭvorte, sed 
simbole. En ordinara nederlanda ilia mesaĝo 
signifas ke Dio nin instruas rilate al Siaj intencoj 
per malspritaj fabeloj pri lispantaj serpentoj, 
parolantaj azenoj kaj flosantaj hakiloj. 

Venu do ĉiuj kiujn oni lacigis kaj ŝarĝis per 
tiuj malseriozaĵoj. Deĵetu de vi ĉion kun suverena 
malestimo por pastoroj kaj pastroj. Spertu kiel 
estas por fine, liberigita de cerbumado kaj dubo, 
kun cerbo el kiu ĉiu araneaĵo de tiuj malsanecaj 
konvinkoj estas forblovita, senŝarĝigita kiel 
neniam antaŭe, trankvile kaj post bona pri- 
pensado povi ekkrii: "Dio ne ekzistas!" 


tradukis Rejna de Jong 


Maarten 't Hart (1944-) naskiĝis en Maassluis, 
urbeto en la najbaraĵo de Roterdamo. En Lejdeno li 
studis biologion, precipe la konduton de animaloj t.n. 
etologion. En 1978 li doktoriĝis pri tio, fariĝis membro 
de la sciencularo, lekciis. En 1987 li forlasis la univer- 
sitaton kaj fariĝis verkisto tuttempa. 

Li estas fekunda, fama aŭtoro de romanoj, 
rakontoj, sciencaj studoj, artikoloj. Kompetentulo pri 
muziko — Bach lia granda amo -. Lia plej ŝatata okupo 
estas ludi preĝejajn orgenojn. Klerulo ankaŭ pri la 
monda literaturo; ekz. lia scio pri la biblio estas miriga. 

Plurajn librojn de Maarten 't Hart oni tradukis en 
diversajn lingvojn. Ankaŭ filmoj aperis de kelkaj. 

La supra "Postparolo" troviĝas en la unua el du 
libroj en kiuj li kritike, humure kaj konvinke komentas 
bibliajn tekstojn: 'Wie God verlaat heeft niets te 
vrezen' (Kiu forlasas Dion ne bezonas timi). 1997. por 
pli bona kompreno: 't Hart grandiĝis en tre konser- 
vative religia medio el kiu li malfacile, nur post jaroj 
sciis liberigi sin. 


Pda ! Formetu tiun 
haladzan fromaĝon ! 


Lo, 
Nu, por fiki, mi supozas 
m) ke plu estos ne. 


ge ge 























Sonĝa renkontiĝo 


ni du en sonĝo 
konsentas ambaŭflanke 
feliĉo eblos 

en onta renkontiĝo 
animoj niaj kunas 

eĉ sen paroli 

per simple fingra tuŝo 
jam ame fidas 


vi estis bela 

en via ek! impeto 
al lingvo stela 

de tiu momenteto 
la vivo jam fabela 
fariĝis veto 
labore flug' abela 
miela peto 


Al novaĵo 


venonta fakto 
elfalos el ĉielo 

lilela lakto 

post nova fenomeno 
fariĝos ĝi grateno 
sur la manĝaĵo 
okazos en novelo 

la mirindaĵo 


Venu lilela lakto 
rompiĝemulo 
brakumojn viajn timas 
sed ĉi pitulo 
bezonas ili ĉefe 
por vivi reliefe 
pro praa volo 
malsate li pilgrimas 
al korkonsolo 


Senguste 


en mia gorĝo 

lilela lakto mankas 
nenia penso 

reliefiĝas ĉarme 
sekiĝas am' translarme 
viv' sen kompenso 

plu regas, mi maldankas 
pro morta sorĉo 





Fra Gaeta = 





Sanoza ĉe la maro 


vi rekte staras 

kun akvo ĉe l' piedoj 
ĉielon faras 

emoci' rozkolora 

ĉi koro trobadora 
ankoraŭ miras 

el maro venas pledoj 
por vi pluspiras 


Sanoza aspiro 


ridetsidante 

en foto nekutima 
vi pluatendas 

tre ĉarma sinjorino 
ke via viv' intima 
el ilumino 

aperu elegante 
dum ĝi ascendas 


Via vivoĉambro 


pargeto brilas 

en vivoĉambro luma 
vitraĵoj trilas 

per artaj ornamaĵoj 
intima ĝis vualkaŝoj 
apartamento 

fotelo ambrakuma 
kun belkonsento 


dum... murhorloĝo 
pluskandas la momentojn 
de via loĝo 

ŝvebanta en l' aero 
senlima laŭ l' espero 

kaj vazoturo 

enstaplas la komentojn 
de gvatvulturo 


Esperlibere 


sanoza, vere 

ju pli mi vin rigardas 
des pli ni samas 
interne, fundanime 
ĉu ni plenfidsentime 
ĉi lingvon amas 

dum nia sango ardas 
esperlibere 


Vietnama rememoro 


ĉu jam ŝin tenis 

mi antaŭ la okuloj 

ŝi certe venis 

(la amorradianta 

sur benk' atendsidanta) 
al ombro ĉambra 

kun pleno da rukuloj 
(la korpo ambra) 


Nargis Mondjazib 


mi enamiĝas 

je nekonatinfoto 
kiu fariĝas 

la monda reklamilo 
de mia artprofilo 
per kantodanco 

de ŝia antidoto 

ĉe malbonŝanco 


Kiel aspektas "X" ? 


sub fulmotondro 
impona subiteco 
kaŭriĝŭ mi tuj 

kun ia ĉaoĉao 

el lando maomao 
nur korespondo 
pri l' vizaĝidenteco 
neniom hoj huj 


Vi, tute resaniĝinta 


atendos vin mi 

en am' al ni havena 

por vivintimi 

promeso aksioma 

vi venos je ĝoj' plena 
elane suna 

sen spuro de l' malhoma 
okazo nuna 


Deziro 


beataj floroj 
anĝelaj papilioj 
revemaj horoj 

kaj najtingala trilo 
en majotaga brilo 
ĉu venos ino 
gracia tra l' tilioj 
al amkombino 





2 

















Fantome 


Sud-Teksase. Blovas ventet' 
Daŭre, seke; kirle iome, 
Svingante la blank-fantomojn 
Disde kaj proksime 

Inter la dornoarboj. 


Proksima fantom' pro vent' 
sonoras 

Ho sononas, reeĥe en mia kor. 

Ne diru, mi petas, 

Ke pri trivaj plastaĵoj, 

Pri bagatelo temas. 

La venteto diras “ja estas 
fantomoj”. 

Kaj al mi “estas fantomo ci!” 


Al ventet' do jenas mi: 

“jes, kaj ne nur: legioj da 
fantomoj 

Mian karnon kaj oston loĝas 

Kaj certe mian cerbon nestas.” 


Per lingvoj mi ebriiĝu 


Per lingvoj mi ebriiĝu 

Tiel estu, tiel estu. 

El pokal' elfluu lingva ŝaŭm'; 
Vokaloj dancu eble kosme 
Kaj konsonantoj feliĉu. 


Dank' al Dio pro la lingvoj. 
Per ili rajtas mi flugi 

Stari ekster mi 

La ĉielon plugi 

Saluti la sunon diverskolore 
Buntigi la altan nokton. 


Estas pinte portugale. 
Franclingve frandu mondon. 
La hispana noblas. , 
La araba reĝinas. 

Tamen, ne forgesu la finnan. 


La tutmondiĝo 


Jen kio estas la tutmondiĝo. 

Stulteto knabin', apenaŭ beleta 

Sed ege ŝminkita 

Poŝtelefon' gluita konstante al 
vizaĝo 

konstante kaj konstante babilante 

en usonangla nure 

kun dialogoj jam aŭditaj 

500-foje 

El buŝoj tamen ne ŝiaj. 


PeterBrowne 


Se vi revenas al Paso-del-Maĉo 


Se vi revenos al Paso-del-Maĉo 
kun kor' ebria 
de blu-kumbioj 
kun okuloj drinkaj 
de variaj verdoj. 
Se vi revenos 
al la devenoj 
kun elan' 
de vulkan-tero 
sub neĝo-pint' 
de Orizaba 
enorma, mistike fora 
sed tamen tre proksima 
flosanta 
super etend' savana. 


Se vi revenos 
de vastec' ebria 
kaj ankaŭ 
de tagoj antikvaj. 
lo elektra vin frapos. 
lo vin frapos 
kun malagordo tempa. 
Tie-ĉi 
vrake sur la ebenajĵ': 
eble kun voko en la sango, 
eble kun bato en l' anim'. 
Vi scios 
ke al vi la voj' apartenas 
ke viaj estas 
la sovaĝaj kurboj. 
Ankaŭ certe la riveo kaŝa, 
preter la belec' de paleolitiko: 
la klifoj, 
“ kun ĝangal!' vertikala. 
Vi ekscios, 
ja fulm-rapide, 
la veron de mergitaj aĵoj 
kaj tiun de krepusko rara. 





La KancerKliniko n? 119 
Juillet/aoŭt/septembre 2006 
Directeur: Jacques Le Puil 


18210 Thaumiers, France 
CPPAP: 1007K82202